San Pedro del Pinatar

San Pedro del Pinatar estas hispana municipo apartenanta al Murcia Regiono kaj lokas en sudoriento de tiu. Ĝi havas etendon de 22,32 km2. Ĝiaj limoj estas ĉeaj de San Javier, Murcio kaj provinco Alakanto. La municipo estas ankaŭ ĉea de Mediteraneo (maro). En la jaro 2019 dudek kvin mil kvarcent sepdek de siaj personoj estis enregistritaj estantaj loĝantoj de la San Pedro del Pinatar. [3][4]

San Pedro del Pinatar
hispane: San Pedro del Pinatar'
urbo
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Murcia Regiono
Supermara alteco [1]
Koordinatoj 37° 50′ 44″ N 0° 46′ 46″ U / 37.84556 °N, 0.77944 °U / 37.84556; -0.77944 (mapo)
Areo 22,32 km² (2 232 ha)
Loĝantaro 25 476 (2019)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 30740[2]
ISO 3166-2:ES ES-MU
San Pedro del Pinatar (Hispanio)
San Pedro del Pinatar (Hispanio)
DEC
Situo de San Pedro del Pinatar enkadre de Hispanio
San Pedro del Pinatar (Murcia)
San Pedro del Pinatar (Murcia)
DEC
Situo de San Pedro del Pinatar enkadre de Murcia Regiono
Vikimedia Komunejo: San Pedro del Pinatar
Retpaĝo: [5]
Map
vdr
Municipa teritorio de San Pedro del Pinatar en la Murcia Regiono.

Estas deksep municipoj, nome Barrio de los Ángeles-Las Esperanzas-Barrio de San Juan, Barrio del Carmen-El Salero, Los Antolinos, Los Tárragas, Los Peñascos, Loma de abajo-Molino Chirrete, Las Beatas, Los Sáez, Loma de arriba, Los Veras, Los Plazas-Los Gómez, Los Imbernones, Las Pachecas-Lo Romero, Lo Pagán, Los Cuarteros, Las Salinas kaj El Mojón.

Norde de la municipo estas la Natura Parko de Salinas kaj Arenales de San Pedro del Pinatar.[5] En cirklo de malpli ol 55 km radie estas tri urbaj kernoj de pli ol cent mil loĝantoj: nome Torrevieja, Cartagena kaj Murcia.

Spite la fakton ke estas municipo relative malgranda, la strategia loko en la marbordo kaj la mediaj kvalitoj estis origininta kreskon tre rapidan de la loĝantaro kaj pliigon de la komerca kaj ekonomia agado. Samtempe okazis granda urbaniza premo kiu minimumigis la grundon dediĉitan al la agrikulturo.[6] Tiel, la fiŝkaptado kaj la ekspluatado de la salejoj jam ne plu estas preskaŭ ekskluzivaj enspezofontoj. La tradiciaj festoj okazas somere, kaj tiel povas partopreni en ili multaj vizitantoj kiuj somerumas en la zono.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. [4]
  5. Dirección general del Medio Natural (junio de 1995). «Plan de ordenación de los recursos naturales». Comunidad autónoma de la Región de Murcia. Arkivita el la originalo en la 14a de decembro 2004. Konsultita la 4an de marto 2020.
  6. «Cara y cruz del litoral murciano». Diario ABC. 4a de novembro 2007. Konsultita la 5an de marto 2020.