San Vito al Tagliamento

komunumo de Italio

San Vito al Tagliamento estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la provinco Pordenone, formale ekde oktobro 2017 restrukturita (pri tio vidu la provincan tekston). Fine de 2023 en la komunumo vivis 15 187 loĝantoj.

San Vito al Tagliamento
San Vito al Tagliamento
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco PN Pordenono
Geografia situo 45° 54′ N, 12° 52′ O (mapo)45.912.866666666667Koordinatoj: 45° 54′ N, 12° 52′ O (mapo)
Alto super marnivelo 30 m
Areo 60 km²
Loĝantaro 15 187 (2023)
Loĝdenso 249 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Braida, Carbona, Gleris, Ligugnana, Prodolone, Rosa kaj Savorgnano
Najbaraj komunumoj Camino al Tagliamento (UD), Casarsa della Delizia, Chions, Codroipo (UD), Fiume Veneto, Morsano al Tagliamento, Sesto al Reghena kaj Valvasone
Patrono Sankta Vito
Festa tago 15-a de junio
Nomo de loĝantoj sanvitesi
Poŝtkodo 33078
Imposta kodo I403
Kodo laŭ ISTAT 093041
Telefona prefikso 0434
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Esperanto en San Vito al Tagliamento redakti

Giacomo Bianchini, frua itala esperantisto ekde la jaro 1904, membro de la Lingva Komitato kaj de la Akademio de Esperanto, en 1875 naskiĝis en la komunumoparto Carbona. Li pasigis sian tutan vivon en la regiono Friulo, sed jam kiel infano estis lernejano kaj poste seminariano en Galleriano, parto de la komunumo Lestizza, kaj en Portogruaro, poste kiel pastro kaj esperantisto vivis kaj laboris en diversaj urboj regionaj kaj nur fojfoje vizitis la familion en San Vito al Tagliamento.

Antonio Paolet (1880-1960) en 1913 fondis sian eldonejon en la urbo. Per siaj multaj Esperanto-eldonaĵoj ĝi forte influis la Esperanto-Movadon en Italio.

Eksteraj ligiloj redakti

Fotaro redakti