Sandro BOTTICELLI ([ˈsandro bottiˈt͡ʃɛlli], esperantigite Sandro Bottitĉelli) (1444/5-1510), origine nomiĝis Alessandro di Mariano Filipepi, estis itala pentristo de Florenco dum la Renesanco. Li estas la fama pentristo de La Primavera ("Printempo") kaj Nascita di Venere ("Naskiĝo de Venuso"), ambaŭ nun en la muzeo de Uffizi en Florenco. Li pentris en preĝejoj en Florenco kaj en la Siksta Kapelo en Romo kaj por la familio Medici, pentrinte ĉefe pri temoj kristanaj kaj mitaj. Li ne famiĝis ĝis la 19-a jarcento, nur preskaŭ tri jarcentojn post sia morto.

Sandro Botticelli
Persona informo
Sandro Botticelli
Naskonomo Alessandro di Mariano di Vanni Filipepi
Naskiĝo 1-an de marto 1445 (1445-03-01)
en Florenco,  Respubliko Florenco
Morto 17-an de majo 1510 (1510-05-17) (65-jaraĝa)
en Florenco,  Respubliko Florenco
Tombo Ognissanti Church (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Italoj vd
Lingvoj itala vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo di Mariano Filipepi, Alessandro vd
Okupo pentristo
konstrua desegnisto
desegnisto
fresco painter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en FlorencoPizoRomoMantuo vd
Aktiva dum 1460–1510 vd
Verkado
Verkoj Naskiĝo de Venuso ❦
Adoration of the Magi ❦
Primavera ❦
Fortitude vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En La Primavera (1477-78), la tri virinoj, kiuj dancas kune, simbolas la tri monatojn de printempo.

La Naskiĝo de Venuso (1485-86) montras la unuan nudan homon en Eŭropa belarto ekde la romianoj. La virino, kiu modelis Venera-n, aperas en multaj el la pentraĵoj de Botticelli (ŝi estas en La Primavera) kaj fakte ŝi estis la bokuzino de Amerigo Vespucci, el kies nomo venas la nomo de la kontinento Ameriko. Unu el la italaj eŭro-moneroj montras detalon el La Naskiĝo de Venuso. Lia nomo, Botticelli, devenis de lia frato, Giovanni, lombardo, kiu nomiĝis Il Botticello (La Bareleto).

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti