Sangbad Pratidin [sambad pratidin] (bengale সংবাদ প্রতিদিন, IAST: Sambāda Pratidina, trad. Sciigoj ĉiutagaj) estas barata bengallingva taggazeto eldonata samtempe de Kolkato, Barĝora kaj Siliguri. Ĝin fondis Svapan Sadan Bose, la posedanto kaj ankaŭ raprezentanto de la partio Tutbarata Kongreso Trinamul ĉe la Raĝja Saba, la 9-an aŭgusto 1992.[2][3] La ĉefredaktoro estas Srinĝoj Bose.[mankas fonto]

Sangbad Pratidin
gazeto
Speco Taggazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Kolkato, Okcidenta Bengalio, Barato
Posedanto Svapan Sadan Bose
Publikigisto Srinĝoj Bose
Ĉefredaktisto Srinĝoy Bose
Establodato 9-a de augusto 1992
Fondinto(j) Swapan Sadhan Bose vd
Posedata de Swapan Sadhan Bose vd
Eldonkvanto po 266 665 ĉiutage[1] (datumoj de januaro-julio 2019)

Retejo www.sangbadpratidin.in
vdr

Enhavo redakti

Krom la suplementoj kiel Coffee House («Kafa Domo», eldonata ĉiun lundon, merkredon, ĵaŭdon kaj sabaton), PopKorn (eldonata ĉiuvendrede), Aami (ĉiun sabaton) ĝi ankaŭ havas literaturan revuon nome Robbar kiu cirkulas kun Sangbad Pratidin ĉiun dimanĉon. Amal Aloj, kreita de karikaturisto Amal Ĉakrabarti, estas populara karikatura strio eldonata en la ĵurnalo ekde jardeko.[mankas fonto]

Referencoj redakti

Eksteraj ligoj redakti