Sanjay Gandhi

Sanjay GANDHI (naskiĝis la 14-an de decembro 1946, mortis la 23-an de junio 1980)[1] estis barata politikisto. Li estis familiano en la dinastio de la Familio Nehru-Gandhi. Dum lia vivo oni esperis, ke li sukcedos sian patrinon, nome Indira Gandhi, kiel estro de la Barata Nacia Kongreso, sed post lia frua morto en akcidento de aviadilo estis lia pli aĝa frato Rajiv Gandhi, kiu iĝis la politika heredanto de la patrino, kaj sukcedis ŝin kiel Ĉefministro de Barato post ŝia morto. La vidvino de Sanjay nome Maneka Gandhi kaj filo Varun Gandhi estas estraj politikistoj de la BJP.

Sanjay Gandhi
Sanjay Gandhi cropped.jpg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1946 (1946-12-14)
en Nov-Delhio
Morto 23-an de junio 1980 (1980-06-23) (33-jara)
en Nov-Delhio
Mortokialo katastrofo ĉe aviado
Ŝtataneco BaratoBrita HindioDominio de Barato
Alma mater The Doon School
Familio
Patro Feroze Gandhi
Patrino Indira Gandhi
Frat(in)o Rajiv Gandhi
Edz(in)o Maneka Gandhi
Infano Varun Gandhi
Okupo
Okupo politikisto
Information icon.svg
vdr

NotojRedakti

  1. Dommermuth-Costa, Carol. Indira Gandhi. p. 60.