Sankt-Laŭrenco (rivero)

rivero en orientaj Kanado kaj Usono
(Alidirektita el Sankt-Laŭrenca rivero)

Rivero Sankt-Laŭrenco (france fleuve Saint-Laurent, angle Saint Lawrence River), riverego de orienta Kanado kaj Usono. Ĝi drenas la Grandajn Lagojn, fluas inter Ontario kaj Novjorkio kaj trans Kebekio, kaj enmariĝas en Sankt-Laŭrenca Golfo. Ĝi difinas la valon de la rivero Sankt-Laŭrenco, fekundega zono de prisemebla tero.

Sankt-Laŭrenco
Sankt-Laŭrenco en la urbocentro de Montrealo
rivero
Bazaj informoj
Situo Ontario, Kebekio (Kanado),
Nov-Jorkio (Usono)
Rivera reto Sankt-Laŭrenco
Longeco 580 km (kun Estuaro: 1240 km; plej longa parto en rivera sistemo: 2930 km)
Akvokolekta areo 1 030 000 km²
Averaĝa trafluo 16 800 m³/s
Fluo
Deveno Ontario
- Alteco super marnivelo ĉ. 250 m (depende de akvonivelo)
- Koordinatoj 44° 11′ 6″ N, 76° 33′ 3″ U (mapo)44.185-76.550833333333
Enfluejo Sankt-Laŭrenca Golfo
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 49° 8′ 38″ N, 67° 16′ 1″ U (mapo)49.143987-67.266998
Altecodiferenco 75 m ekde lago Ontario
Geografio
Trairataj urboj Montrealo, Longejlo, Trois-Rivières, Kebekurbo, Lévis
Trairataj lagoj Lac Saint-François, Lac Saint-Louis, Lac Saint-Pierre
Trairataj baraĵlagoj Iroquois-baraĵlago
Navigebla je la tuta longo
Alfluantoj
- Dekstraj Rivière Richelieu, Rivière Saint-François, Rivière Yamaska, Rivière Bécancour, Rivière Chaudière
- Maldekstraj Otavo (rivero), Rivière Saint-Maurice, Rivière Saguenay, Rivière Manicouagan
Akvokolekta areo de Sankt-Laŭrenco inklude de tuj sekva Estuaro
Akvokolekta areo de Sankt-Laŭrenco inklude de tuj sekva Estuaro
Lachine-torentaĵoj
Lachine-torentaĵoj
Sankt-Laŭrenco dum vintro
Sankt-Laŭrenco dum vintro
Map
Sankt-Laŭrenco
vdr
Terenoj de kie akvo enfluas la Sankt-Laŭrencon

La rivero trapasas ĉe Kebeko / Kebekurbo kaj Montrealo, kie komenciĝas la marvojo Sankt-Laŭrenco.

La lago Saint Pierre (france Lac Saint-Pierre) estas lago elfluanta el la Sankt-Laŭrenca rivero inter Sorel-Tracy kaj Trois-Rivières. Ĝi estas malsupre, kaj nordoriente, de Montrealo; kaj supre, kaj sudokcidente de, Kebekurbo. La fino de la lago limas kun la komenco de la estuaro de la rivero Sankt-Laŭrenco.

Geografio redakti

Rivero Sankt-Laŭrenco formiĝis pro la drenado de la maro Champlain, kiu ekzistis antaŭ 13000-10000 jaroj kaj konstante ŝrumpis dum tiu tempo. Tiu procezo daŭras ankaŭ nun.[1]

Hodiaŭ la rivero Sankt-Laŭrenco komenciĝas ĉe la elfluo de la lago Ontario, fluas apud Cornwall, Montrealo, Trois-Rivières, Kebeko kaj aliaj urboj kaj poste alfluas en la Sankt-Laŭrencan Golfon, la plej grandan estuaron en la mondo.[2] La estuaro komenciĝas ĉe la orienta pinto de la Insulo Orleano, tuj post Kebeko.[3] La rivero havas tajdon ĉe Kebeko.[4]

La rivero Sankt-Laŭrenco inkluzivas la lagon Saint-Louis sude de Montrealo, la lagon Sankta Francisko ĉe Salaberry-de-Valleyfield kaj la lagon Saint-Pierre oriente de Montrealo. Ĝi enhavas kvar insularojn: la ĉeno Mil Insuloj proksime de Alexandria Bay, New York kaj Kingston (Ontario); la Hochelaga Insularo, inkluzive de la Insulo Montrealo kaj Île Jésus (Lavalo); la insularo de la Lago Saint-Pierre (klasigita kiel biosfera mondrezervejo de Unesko en 2000) kaj la pli malgranda Mingan-Insularo. Aliaj insuloj estas Île d'Orléans proksime de Kebeko kaj Antikostio norde de Gaspé.

Ĝi estas la dua plej longa rivero en Kanado.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. William J. Miller. (2015) Geology: The Science of the Earth's Crust (Illustrations). P. F. Collier & Son Company. GGKEY:Y3TD08H3RAT.
  2. "Down the St. Lawrence, the World's Largest Estuary: Canadian Odyssey on the Looney Front - Part 21", HuffPost, 27 October 2014.
  3. Benke, Arthur C.. (2005) Rivers of North America. Academic Press, p. 989–990. ISBN 978-0-12-088253-3.
  4. Dawson, Samuel Edward. (October 2007) The Saint Lawrence: Its Basin and Border-lands. Heritage Books. ISBN 978-0-7884-2252-2.

Eksteraj ligiloj redakti