Sankt-Laŭrenco (rivero)
Rivero Sankt-Laŭrenco (fr. fleuve Saint-Laurent, an. Saint Lawrence River), riverego de orienta Kanado kaj Usono. Ĝi drenas la Grandajn Lagojn, fluas inter Ontario kaj Novjorkio kaj trans Kebekio, kaj enmariĝas en Sankt-Laŭrenca Golfo. Ĝi difinas la valon de la rivero Sankt-Laŭrenco, fekundega zono de prisemebla tero.
Sankt-Laŭrenco | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Geografio | |
La rivero trapasas ĉe Kebeko / Kebekurbo kaj Montrealo, kie komenciĝas la marvojo Sankt-Laŭrenco.
La lago Saint Pierre (france Lac Saint-Pierre) estas lago elfluanta el la Sankt-Laŭrenca rivero inter Sorel-Tracy kaj Trois-Rivières. Ĝi estas malsupre, kaj nordoriente, de Montrealo; kaj supre, kaj sudokcidente de, Kebekurbo. La fino de la lago limas kun la komenco de la estuaro de la rivero Sankt-Laŭrenco.
GeografioRedakti
Rivero Sankt-Laŭrenco formiĝis pro la drenado de la maro Champlain, kiu ekzistis antaŭ 13000-10000 jaroj kaj konstante ŝrumpis dum tiu tempo. Tiu procezo daŭras ankaŭ nun.[1]
Hodiaŭ la rivero Sankt-Laŭrenco komenciĝas ĉe la elfluo de la lago Ontario, fluas apud Cornwall, Montrealo, Trois-Rivières, Kebeko kaj aliaj urboj kaj poste alfluas en la Sankt-Laŭrencan Golfon, la plej grandan estuaron en la mondo.[2] La estuaro komenciĝas ĉe la orienta pinto de la Insulo Orleano, tuj post Kebeko.[3] La rivero havas tajdon ĉe Kebeko.[4]
La rivero Sankt-Laŭrenco inkluzivas la lagon Saint-Louis sude de Montrealo, la lagon Sankta Francisko ĉe Salaberry-de-Valleyfield kaj la lagon Saint-Pierre oriente de Montrealo. Ĝi enhavas kvar insularojn: la ĉeno Mil Insuloj proksime de Alexandria Bay, New York kaj Kingston (Ontario); la Hochelaga Insularo, inkluzive de la Insulo Montrealo kaj Île Jésus (Lavalo); la insularo de la Lago Saint-Pierre (klasigita kiel biosfera mondrezervejo de Unesko en 2000) kaj la pli malgranda Mingan-Insularo. Aliaj insuloj estas Île d'Orléans proksime de Kebeko kaj Antikostio norde de Gaspé.
Ĝi estas la dua plej longa rivero en Kanado.
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.greatlakes-seaway.com
- http://www.lakechamplainpub.com/st_lawrence_river.htm Arkivigite je 2006-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
BildaroRedakti
- ↑ William J. Miller. (2015) Geology: The Science of the Earth's Crust (Illustrations). P. F. Collier & Son Company. GGKEY:Y3TD08H3RAT.
- ↑ "Down the St. Lawrence, the World's Largest Estuary: Canadian Odyssey on the Looney Front - Part 21", HuffPost, 27 October 2014.
- ↑ Benke, Arthur C.. (2005) Rivers of North America. Academic Press, p. 989–990. ISBN 978-0-12-088253-3.
- ↑ Dawson, Samuel Edward. (October 2007) The Saint Lawrence: Its Basin and Border-lands. Heritage Books. ISBN 978-0-7884-2252-2.