Leono la 9-a

papo de la katolika eklezio
(Alidirektita el Sankt-Leono la 9-a)

Leono la 9-a, denaske Bruno von Egisheim-Dagsburg (naskiĝis la 21-an de junio 1002 en Eguisheim, Alta Alzaco, mortis la 19-an de aprilo 1054) estis papo de la katolika eklezio ekde 1049 ĝis sia morto. Li estis filo de la Grafo de Nordgau kaj tre frue iris studi al Toul, en la episkopa lernejo. Aliĝinte al la reformema tendenco de la eklezio, li estis elektita en 1024 episkopo de tiu urbo kaj komencis labori por restarigi la pastran disciplinon, batalante kontraŭ la nikolaismo kaj la simonio.

Leono la 9-a
152-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo germane Bruno von Egisheim-Dagsburg
Pontifiko de 18-a de februaro 1049 [#]
ĝis 19-a de aprilo 1054 [#]
Antaŭulo Damaso la 2-a
Sekvanto Viktoro la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1002 (1002-06-21)
en Eguisheim
Morto 19-an de aprilo 1054 (1054-04-19) (51-jaraĝa)
en Romo,  Papa Ŝtato
Mortokialo malario [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Dinastio Etichonids [#]
Patro Hugh IV, count of Nordgau [#]
Patrino Heilwig of Dabo [#]
Gefratoj Hugh VII of Egisheim • Mathilde of Eguisheim • Gertrud die Ältere von Braunschweig • Gerhard, count of Egisheim • Adelheid of Eguisheim [#]
Episkopo de Toul
Dum 1024
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

La imperiestro Henriko la 3-a lin nomumis papo en decembro 1048, sed li rifuzis rigardi sin tia, tiel longe kiel lin ne akceptos la roma pastraro kaj la roma popolo, kio okazis la 12-an de februaro 1049. Li penis starigi la sendependencon de la eklezio el la laikaj potencoj, sed lia situacio en Romo lin devigis apogiĝi sur la imperiestro, kiu lin protektis kontraŭ la riĉaj italiaj familioj. Li restis nur kelke da monatoj en Romo dum sia papado sed multe vojaĝis, reveninte trifoje en Alzacon.

Fine de lia vivo li estis kaptita de la normanoj, kiuj lin gardis en duonkaptiteco. Li tamen povis sendi legaton Humberto de Silvacandida al Konstantinopolo por diskuti kun la patriarko kaj provi repacigi lin kun Romo, sed tiu sendito ne havis la necesan lertecon kaj fine ekskomunikis la patriarkon la 16-an de julio 1054, kreante la grandan orientan skismon. Sed pri tio oni ne povas kulpigi Leonon la 9-an, ĉar li jam mortis antaŭ 3 monatoj, la 19-an de aprilo, kiam tio okazis.

Eksteraj ligiloj redakti