Sankt-Margreto
Sankt-Margreto (germane St. Margrethen) estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 5 395 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Sankt-MargretoSt. Margrethen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Rejnvalo |
Geografia situo | CH1903: 765500 / 257782 (mapo)47.459.6333333333333Koordinatoj: 47° 27′ N, 9° 38′ O; CH1903: 765500 / 257782 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5395 |
Areo | 6,85 km² |
Alteco | 402 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9430 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Geografio
redaktiSankt-Gallen situas je la fino de la Suba Rejnvalo ĉe la vojo deBregenz al Sankt-Galo rekte apud la landlimo inter Svislando kaj Aŭstrio, kiun formas la Malnova Rejno.
Trafiko
redaktiLa stacidomo de Sankt-Margreto estas haltejo de la eŭropaj interurbaj trajnoj de Munkeno al Zuriko. Tra Sankt-Margreto ankaŭ pasas la rejnvallinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Galo tra Rorschach al Altstetten. En Sankt-Margreto la nacia aŭtoŝoseo A1 transiras al la nacia aŭtostrato 13.
Ekonomio
redaktiPro sia situo ĉe la landlimo kaj proksimeco al la trilanda punkto inter Germanio, Aŭstrio kaj Svislando Sankt-Margreto estas sidejo de 24 logistikaj kaj transportaj entreprenoj kaj ankaŭ regiona sidejo de pluraj bankoj.
Historio
redaktiJam en romia epoko Sankt-Margreto ludis gravan rolon por la trafiko. Ĝia unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 353 sub la nomo Ad Rhenum sur la romia armemapo Tabula mundi romanorum. En la jaro 980 Sankt-Margreto, kiu en tiu tempo estis ligita kun la aŭtra komunumo Höchst, transiris al la posedaĵo de la Monaĥejo Sankt-Galo. Per la malfermo de la fervojlinio al Sankt-Galo en la jaro 1858 kaj la korekto de la Rejno komenciĝis por Sankt-Margerto la nova epoko, kiu estis ligita al konstanta gajno de ekonomia signifo kaj prospero.
Esperanto-Movado
redaktiSankt-Margreto estas hejmkomunumo de la fondinto de Esperanto-Klubo Wil, Hans Kästli, kiu ankoraŭ hodiaŭ tie vivas en maljunulejo. En Sankt-Margreto ankaŭ loĝis Walter Kobelt.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti