Sankt Niklaus VS

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Sankt-Niklaus VS)
Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en Kantono Valezo. Por ĝia fervoja stacio rigardu la paĝon St. Niklaus VS (stacidomo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sankt-Niklaus.

Sankt Niklaus (france Saint-Nicolas) estas svisa komunumo en la germanparolanta parto de Kantono Valezo, distrikto de Viège; ĉirkaŭ 130 km (birdfluge) oriente de Ĝenevo kaj ĉirkaŭ 92 km (birdfluge) sude de Berno.

Sankt Niklaus
Blazono de Sankt Niklaus
Blazono de Sankt Niklaus
Blazono de Sankt Niklaus
Preĝejo de St Niklaus
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Vispo
Koordinatoj  46° 10′ 35″ N 7° 48′ 10″ O / 46.17639 °N, 7.80278 °O / 46.17639; 7.80278 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 35″ N 7° 48′ 10″ O / 46.17639 °N, 7.80278 °O / 46.17639; 7.80278 (mapo)
Areo 89,37 km²
Alteco 1 120 m super marnivelo
Poŝtkodo 3924
Komunumkodo 6292
Mapo de Sankt Niklaus
Mapo de Sankt Niklaus
Situa mapo de Sankt Niklaus
vdr

Ĝi kuŝas en Matervalo, valo de rivero Matervispa, kiu, en la komunumo, ricevas maldekstran alfluanton, rojon Jungbach. Ĝiaj kulminoj estas oriente monto Dürrenhorn (4'035 m) okcidente montoj Brunegghorn (3 838 m) kaj Barrhorn (3 610 m).

Ĝi estas maldense enloĝata, konsistiĝante el 26 vilaĝetoj inter kiuj Bifig, Breitmatten, Gasenried, Herbriggen, Jungu, Mattsand, Rossen, Zenackern... kaj la plej alta Ried-Gasenried , kiu situas je 1659 metroj de alteco.

La urbo fariĝis sur komerca romia vojo, apud fonto Augstbordquelle, kies kuracakvo senpezigis la suferojn de malsanuloj kaj kripluloj.

Stacidomo de St Niklaus

De la 26-a de aŭgusto 1890, la Matterhorn-Gotthard-Fervojo pasas en Sankt Niklaus.

La akvobaraĵo de Mattsand estas tera digo 6 metrojn alta, konstruata en 1958 kiu entenas 210 000 m3 da akvo.

La najbaraj komunumoj estas okcidente: Oberems kaj Ergisch; norde: Embd; oriente: Eisten, Saas-Balen kaj Saas-Fee; kaj sude: Randa.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti