Hieronimo el Stridono

balkana kristana sanktulo, monaĥo, teologo, kaj tradukisto de la Biblio
(Alidirektita el Sankta Ĵeromo)

Sofronio Eŭzebio Hieronimo (greka: Εὐσέβιος Σωφρόνιος Ἱερώνυμος; naskita ĉirkaŭ 347 en Dalmatio, mortis en Betlehemo la 30an de septembro 419/420) ankaŭ nomata Hieronimo el Stridono - pli konata en kristanaj rondoj kiel sankta Hieronimo - pastro, konfesanto, teologo kaj historiisto. Li estas unu el la kvar fruaj latinaj Doktoroj de l' okcidenta Eklezio kaj Eklezia Patro.

Sankta
Hieronimo
Sanktulo
Sankta Hieronimo
Sankta Hieronimo
Persona informo
Sophronius Eusebius Hieronymus
Ευσέβιος Σωφρόνιος Ίερώνυμος
Eusebius Sophronius Hieronymus
Naskiĝo ĉ. 347
en Dalmatio
Morto 30-an de septembro 419/420
en Betlehemo
Tombo Bet-Leĥemo vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj latinaantikva grekaBiblia Hebrea vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo kleriko • teologo • historiisto • apologetikisto • tradukisto de Biblio • anakoreto • poeto • verkisto • bibliologo • tradukistoDoktoro de la EklezioPatroj de la Eklezio vd
Verkado
Verkoj Vulgato ❦
De viris illustribus ❦
Chronicon vd
Sanktulo
Festotago 30-a de septembro (kat.) aŭ
15-a de junio (ort.)
Atributoj kranioleono
Patroneco bibliotekistoj, tradukistoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
sankta Hieronimo de Gian Lorenzo Bernini en Siena Katedralo
sankta Hieronimo en sia studa kabineto (1480), de Domenico Ghirlandaio

Konata ĉefe pro sia traduko de la kristana latina Biblio, nomata Vulgato, rekte el la fontoj: la malnova testameno rekte el la hebrea kaj la nova testamento el la greka; li ankaŭ verkis komentarion pri ĉiuj libroj de la Biblio. En kristana ikonografio li kutime estas portretata kun leono.

Malgraŭ la polemikoj inter ili, la latina kaj greka eklezioj ambaŭ rekonas lin kiel sanktulon - pro la grandega kontribuo al kristanismo per lia biblia entrepreno. Eĉ inter la protestantoj, kiuj tiutempe estis el liaj plej furiozaj kontraŭuloj, malmultaj kontestas la titolon Doktoro de la Eklezio.

Liaj verkaĵoj puŝis la latinan eklezion al ĝia liberigo de dependeco de la greka eklezio kaj ĝia fariĝado kiel la gvidanto de la kristana mondo - kun ĉiuj ĝiaj politikaj implicoj. Post kiam liaj verkoj helpis la eklezion en ties lukto kontraŭ judismo, ili estis la platformo sur kiu okazis la jud-kristana disputado. Finfine la latina Biblio estis estonta ilo por elradikigi la paganismon, por latinigi okcidentan Eŭropon kaj por konverti ĝin kaj la konkeritajn landojn.

La kultura kontribuo de Hieronimo preterpasas sian kontribuon al kristanismo aŭ okcidenteŭropa regiono kaj ĝia influo kaj influocirklo estas evidenta ĝis hodiaŭ. Lia heredaĵo fariĝis posedaĵo de la tuta homaro, kaj li estas perceptita kiel modelo en la okuloj de ĉiuj amantoj de scio.

Biografio redakti

Hieronimo devenis el bonstata kristana familio kaj ricevis sian komencan edukon en Romo per tio li funde ekkonis la Latinan literaturon. Post restado en Trier li ekvivis askete en Aquileia kun grupeto da samideanoj.

Ĉirkaŭ 373 li volis fari pilgrimadon al Jerusalemo, sed severa malsano longe retenis lin en Antioĥio. Tie li interalie lernis funde la Grekan. Poste tri jarojn li retiriĝis en la dezerton proksime je Antioĥio (375-378), kie monaĥo de Juda deveno instruis al li la Hebrean. Aliaj homoj diras, ke Juda rabeno instruis lin.

Li estis ordinita pastro en Antioĥio fare de la tiea episkopo Paŭlino. En Konstantinopolo li sekvis kursojn ĉe Gregorio de Nazianco.

Inter 383 kaj 385 li restadis en Romo kiel sekretario kaj amiko de papo Damaso la 1-a.

Li difinis sin: 'Mi estas filozofo ('amulo de saĝo'), preleganto, zorgemulo, retorikisto kaj flua en la hebrea, greka kaj latina - trilingva homo' ('vir trilinguis'). Hieronimo efektive akiris sian famon en la kristana mondo danke al utiligado de ĉi tiuj kapabloj por la avantaĝo de kristanismo.

Lia vivo redakti

Laŭ peto de papo Damaso la 1-a li eklaboris super reviziado de la Latina traduko de l' Biblio.

Tio fakte fariĝis nova traduko, la Vulgato. La ĝistiamaj tradukoj - ItalaVetus Latina - ne kontentigis plu - nek stile nek laŭ fidindeco.

Post la morto de Damaso la 1-a (la 11-an de decembro 384) li vojaĝis al Palestino, por pilgrimado kaj viziti la diversajn sanktajn lokojn. Fine li ekloĝis en Betlehemo (386) kie ĝis la morto li vivis ermite.

34 jarojn tie li estis science okupita, kaj samtempe estris monaĥejon. Al la asketisma rondo ĉirkaŭ li apartenis ankaŭ kelkaj nobelaj virinoj, ekzemple Marcela, la sankta Paŭla kaj ties filino Eŭstoĥio (Eustochium). Kun apogo de Paŭla estis fonditaj tri por-virinaj monaĥejoj kaj vira monaĥejo - kune kun klostra lernejo kun granda biblioteko.

Personeco redakti

Hieronimo enplektiĝis en plurajn konfliktojn: kun episkopo Johano de Jerusalemo, kun junaĝa amiko Rufino, kun Joviano, Vigilantio kaj la monaĥo Pelagio. Li estis iritiĝema persono, sed aliflanke tre honesta kaj energia. Inter la Ekleziaj Patroj, kiel granda filologo, li certe estas la plej klera. Lia scienca laboro gravegas, ĉar danke al sia scipovo de la Greka kaj Hebrea li povis transdoni multajn aferojn al la kristana okcidento.

Male ol sia samtempulo Aŭgusteno li tute ne estis spekulativa teologo.

Verkoj redakti

 
Ordo seu regula

Laŭ amplekso, la verkaro de Hieronimo estas la dua plej granda post tiu de Aŭgusteno - kaj ĉefe temas pri la Biblio.

  • Religiaj verkoj:
    • En 382 Hieronimo komencis sian revizion de l' Biblio pere de la evangelioj. Por tio li uzis fidindajn Grekajn manuskriptojn, sed la ekzistantajn tradukojn Latinajn li konservis kie nur estis eble. En Betlehemo li multe pli draste reviziis la Malnovan Testamenton ĉe kio li speciale atentis pri la Hebrea versio, kaj ne nur pri la Greka Septuaginto.
      Tiu ĉi entrepreno komence ne estis ege laŭdata: Aŭgustino ekzemple opiniis, ke li donas tro da graveco al la Hebrea originalo. Sed la traduko de Hieronimo (pli poste nomata Vulgato = Disvastigita ĉe la Popolo) fariĝis jam baldaŭ la okcidenta versio de la Biblio.

Depost la Karolida Renesanco ĝi flankenpuŝis ĉiujn antaŭajn tradukojn, kvankam ĝis la 13a jc foje oni ankoraŭ kopiis partojn el ili.

    • Hieronimo ankaŭ faris Latinajn tradukojn de verkoj de Grekaj Ekleziaj Patroj, interalie de Origeno.
    • Liaj bibliaj komentoj montras la rezultojn de frukristana Ekzegezo.
    • Multaj liaj verkoj havas polemikan karakteron: precipe kontraŭ Rufino.
  • Historiaj verkoj:
    • Plej famaj estas liaj libroj De Viris illustribus (Pri famuloj) el 392. Ĉi tie li traktas pri 135 plej ofte kristanaj aŭtoroj (sed enestas ankaŭ kelkaj Judaj kaj paganaj verkistoj). Ĝi estas la unua verko pri la historio de kristana literaturo.
    • En sia Chronica (Kronikoj) li daŭrigis la verkon de la Greka Eusebio de Cezareo ĝis la jaro 378.
    • Al la ĝenro hagiografio apartenas liaj Vitae (Vivoj, nome pri Paŭlo, Malĥo kaj Hilariono).
  • Lia personeco plej videblas en liaj ĉirkaŭ 120 Leteroj.
  • Li relaboris la temon de la Aĝoj de Homo.

En arto redakti

Memoro redakti

En 2020, dum la 1600-a datreveno de la morto de Hieronimo, papo Francisko laŭdis la laboron de Hieronimo. Interalie li nomis lin 'la amanto de la Biblio', 'la alirebligulo de la Biblio', 'la amanto de bibliotekoj' kaj 'la biblioteko de Jesuo'. Li citis Postomianus, kiu per siaj propraj okuloj vidis Hieronimo diligentan en sia laboro kaj skribis: "Li ĉiam estas mergita en legado kaj libroj. Li ĉiam aŭ legas aŭ skribas". [1]

La arto de traduko kiel kultura ponto ne estus tia, kia ĝi estas, se ne estus la teorio de traduko, kies fundamentojn fondis Hieronimo. Kiel studento de Cicerono, li ne rekomendis laŭvortan tradukon sed tradukon de signifoj ('Non verbum de verbo sed sensum exprimere de sensu'). Kvantam ĉi tiu traduko ofte engaĝiĝas al la realo, tamen la rezulto de tia traduko estas ia kompromiso inter la intenco de la fonto kaj la diktaĵoj de la cellingvo kaj ĝiaj valoroj. Laŭefike, Hieronimo tial perceptis tradukon kiel "la natura konsidero plej proksima al la fonta lingvo".

Li estas la sanktulo patrono de la tradukistoj, la arkivistoj kaj la bibliotekistoj, la studentoj kaj la instruistoj.

En Esperanto redakti

En Esperanto aperis de Hieronimo la Letero al Deziderio en traduko de Gerrit Berveling en La Karavelo 23, okt 2010.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. La papo estas unu el la malmultaj papoj, kiuj eĉ ne insinuas pri Hieronimo. La Sankta Patro Francisko, Apostola Letero 'Scripturae Sacrae Affectus', dum la mil kaj sescent datreveno de la morto de Sankta Hieronimo, 30.09.2020.