Atanazio

patriarko de Aleksandrio
(Alidirektita el Sankta Atanazio)

Sankta Atanazio (298-373, greke, Athanasios, latine, Athanasius), kristana teologo kaj episkopo de Aleksandrio, estis la ĉefa batalanto kontraŭ la herezo arianismo kaj unu el la ĉefrolantoj de la 4-a jarcento en la romia imperio. Li tre kuraĝe kaj persiste defendis la plenan diecon de Jesuo Kristo kaj, spite de jaroj de ekzilo, en Romo kaj en la dezerto de Egipto, kie li skribis kontraŭ la arianoj, li finfine venkis. Lia doktrino pri Kristo - enkarniĝo— fariĝis la doktrino de la nunaj ĉefaj branĉoj de kristanismo (katolikismo, ortodoksismo kaj protestantismo).

Sankta
Atanazio
Episkopo kaj Doktoro de la Eklezio
Persona informo
Ἀθανάσιος
Naskiĝo ĉ. 295
en Aleksandrio
Morto 2-a de majo 373
en Aleksandrio
Religio Nicene Christianity vd
Lingvoj antikva grekalatina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Alma mater Teologia Lernejo de Aleksandrio vd
Profesio
Okupo ortodoksa sacerdoto • hagiografo • teologo • verkisto • romkatolika diakono vd
Verkado
Verkoj Epistola Athanasius vd
Sanktulo
Honorata en Katolika eklezio, Anglikana eklezio, Luterana eklezio, Ortodoksa eklezio
Festotago 2-a de majo
Atributoj Greka episkopa vestaĵo, libro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La arianoj instruis, ke Kristo ne estas egala al Dio, sed estas supernatura kreito de Dio. Do estis tempo kiam Dio ekzistis, sed Kristo ne. Tial Kristo ne estas eterna ento. Atanazio, aliflanke, diris, ke Kristo, kiel la Vorto de Dio, estas enkarniĝo aŭ kunsubstanca kun Dio: neniam estis tempo kiam Dio estis kaj la Vorto de Dio (Kristo) ne estis kaj renverse, ĉar la du estas la sama en substanco.

Kvankam li nur estis juna diakono en 325 ĉe la Unua Koncilio de Niceo, lia estro estis la episkopo de Aleksandrio, unu el la ĉefaj episkopoj de la tiutempa kristana mondo. Pro Atanazio, la vorto homoousion ("kunsubstanca") estis enmetita en la Nicean Kredon kontraŭ la arianoj.

Atanazio estis ekzilita kvinfoje, ĉar dum la 4-a jarcento potenco svingpendis inter katolikismo kaj arianismo. La katolika aŭ atanazia kompreno pri Kristo nur fine venkis per la Unua koncilio de Konstantinopolo je 381, t.e. ok jaroj post lia morto, kiam Sankta Bazilo, Sankta Gregoro Nisseno kaj Gregorio de Nazianco batalis por la atanazia doktrino.

La Nova testamento de Atanazio, kiu enhavis 27 librojn, fariĝis la oficiala Nova testamento de la Eklezio en la 5-a jarcento kaj estas la Nova testamento, kiun ni konas. Li listigis la 27 librojn en Paska letero de 367. Tia listo estis necesa por batali kontraŭ herezaj listoj aŭ kanonoj.

La Ortodoksaj Eklezioj (kiuj festas lin la 18-an de januaro) inkludas lin inter la kvar grandaj Doktoroj de la Eklezio. La Katolika Eklezio (kiu festas lin la 2-an de majo) inkludas lin inter siaj tridek ses Patroj de la Eklezio.

Devizo: Athanasius contra mundum ("Atanazio kontraŭ la mondo").

Verkoj redakti

  • Contra Gentes
  • De Incarnatione
  • Apologia Contra Arianos
  • De Decretis
  • De Sententia Dionysii
  • Vita S. Antoni
  • Ad Episcopus Aegypti et Libyae
  • Apologia ad Constantium
  • Apologia de Fuga
  • Historia Arianorum
  • Contra Arianos
  • De Synodis
  • Tomus ad Antiochenos
  • Ad Afros Epistola Synodica
  • Historia Acephala

El tiuj, la plej gravaj estas De Incarnatione (Pri la Enkarniĝo), Contra Arianos (Kontraŭ la arianoj) kaj la Vita S. Antoni (Vivo de Sankta Antonio).

Festotago: la 18-a de januaro por la Orientaj ortodoksaj eklezioj, la 2-a de majo por la Okcidentaj kristanaj eklezioj, la 15-a de majo por la Koptaj ortodoksaj eklezioj.

Vidu ankaŭ:


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti