Barbara (Sankta)

(Alidirektita el Sankta Barbara)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Barbara

Sankta Barbara estas iama katolikisma sanktulino, patrono de ministoj kaj artilerianoj.

Sankta
Barbara
Persona informo
Βαρβάρα
Naskiĝo 3-a jarcento
en Nikomedio
Morto 3-a/4-a jarcento
en Nikomedio
Mortis per senkapigo vd
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo miraklisto • malliberulo vd
Aktiva dum 3-a jarcento–4-a jarcento vd
Sanktulo
Festotago 4-a de decembro
Atributoj palma branĉeto, turo, libro, kaliko
Patroneco fajrestingistoj, ministoj, artilerianoj kaj Paternò
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi apartenas al la “14 helpantoj en mizero“.

La vivo de sankta Barbara ne estas historie dokumentita, tial en 1969 ŝi estis forigita el la listo de la Ĝenerala Roma Kalendaro kaj ne de la listo de katolikaj sanktuloj. Laŭ tradicio ŝi estas martiro, kiu vivis en Nikomedio (nuna Izmito) en Malgrandazio. Ŝia festotago estas la 4-a de decembro.

En tiu tago multaj katolikoj tranĉas branĉeton kun flor-burĝonoj de arbo kaj metas ĝin en vazon, por ke la floroj malfermiĝu je kristnasko. Tiu kutimo verŝajne venas de la atributoj de S-ta Barbara, kiuj estas palma branĉeto, turo, libro kaj kaliko.

Vidu ankaŭ Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti