Bonifaco (sanktulo)

(Alidirektita el Sankta Bonifacio)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la anglosaksa kristana sanktulo Bonifaco. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Bonifaco.

Bonifaco (naskiĝis ĉirkaŭ 672, m. la 5-an de junio 754) estis anglosaksa sanktulo kaj la patronsanktulo de Germanio. Li estas ofte nomata la apostolo de Germanio.

Sankta
Bonifaco
ĉefepiskopo de Germanio
Persona informo
Bonifatius
Naskonomo WinfridWinfryth
Naskiĝo ĉirkaŭ 672
en Crediton
Morto 5-an de junio 754 (0754-06-05)
en Dokkum
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Fulda Cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaangla vd
Loĝloko Crediton vd
Ŝtataneco WessexFranka imperio vd
Familio
Gefratoj Wuna of Wessex vd
Profesio
Okupo diplomato • katolika sacerdoto • misiisto • katolika episkopo vd
Aktiva en Majenco vd
Sanktulo, apostolo de Germanio
Festotago 5-a de junio
Atributoj kverko kaj hakilo, vulpo, korvo, libro kaj glavo
Patroneco Germanio, bierfaristoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bonifaco-preĝejo en Bad Dürrenberg

Frua vivo redakti

Origine li nomiĝis Winfrid aŭ Winfryth, kaj naskiĝis ĉe Crediton, Devon, Anglio. Li devenis de riĉa familio kaj estis kontraŭ la volo de sia patro ke li iĝis benediktana monaĥo. Li studis en monaĥejo proksima al Exeter kaj poste ĉe la abatejo de Nursling, apud Southampton, kie Winbert estis la abato. Winfrid instruis tie, kaj verkis la unuan latinan gramatiklibron produktitan en Anglio.

Unua misio al Frisia redakti

En 716 li iris al Frisio (nun en Nederlando kaj norda Germanio) kaj klopodis konverti la popolon al kristanismo, uzante la anglosaksan lingvon, kiu tre similis al tiu de Frisio. Tamen la afero tro malfacilis pro milito inter Karolo Martelo kaj Redbad, reĝo de Frisio. Winfrid revenis al Nursling.

En 718 li iris al Romo, kie la papo formale komisiis lin konverti la germanojn, kaj donis al li la latinan nomon Bonifatius (Bonifaco, laŭvorte "bonfaranto"). (La saman nomon havis ankaŭ pli frua sanktulo, Bonifaco el Tarso.)

Sukceso redakti

En 723 Bonifaco estis en Germanio, kie, proksime al Fritzlar, li faligis kverkon dediĉatan al la dio Toro post defii Toron mortfaligi lin. Laŭ lia samtempulo kaj parenco Sankta Willibald, kiam li ekhakis la arbon, subita ventego terenblovis ĝin. Kompreneble Toro ne mortigis lin, kaj la popolo konvertiĝis. Laŭlegende abio ekkreskis inter la radikoj de la morta kverko, kaj Bonifaco uzis tion en prediko: el tio ŝajne devenas la kutimo de kristnaskarboj. Proksime Bonifaco starigis la Episkopujon Büraburg.

Bonifaco ĝuis la subtenon de la merovida Karolo Martelo. La loĝantoj de Germanio estis plejparte paganoj kaj la merovidaj regantoj estis kristanoj. Karolo kredis ke la detruo de paganaj sanktejoj kaj la konverto de germanoj helpus lin aldoni germanajn landojn al sia imperio.

En 732 Bonifaco denove vojaĝis al Romo, kie la papo nomumis lin ĉefepiskopo de Germanio. Dum tria vizito al Romo li estis nomumata papa legato al Germanio.

Bonifaco kaj Karolo Martelo ordigis la germanan eklezion, kreante diocezojn kaj okazigante sinodojn. En 742 estis kreita la Episkopujo de Erfurto. En 743, helpe de Bonifaco, Sankta Sturmio fondis gravan abatejon ĉe Fulda, proksime al Fritzlar. En 745 Bonifaco estigis sian ĉefepiskopan bazon ĉe Majenco.

Morto redakti

 
Kripto de Sankta Bonifaco, Fulda

Tamen Frisio restis pagana. En 754 Bonifaco reiris tien kun malgranda grupo de anglosaksaj pastroj, kaj baptis multajn. Ĉe la loko Dokkum en Frislando li aranĝis konfirmacian riton la 5-an de junio, sed, anstataŭ konvertitoj, alvenis armataj paganoj, kiuj koleris pro la detruo de siaj sanktejoj kaj mortigis Bonifacon kaj liajn kunulojn. Post iom da tempo li entombiĝis en la abatejo de Fulda.

Lia fest-tago estis la 5-an de junio. Krom Germanio, li estas la patronsanktulo de bierfaristoj.

Vidu ankaŭ redakti