Sankta Davido (kimre Dewi Sant, angle Saint David, latine Davidus, naskiĝis ĉ. 500 kaj mortis ĉ. 589, tradicie la mortotago fiksiĝis je la 1-a de marto 589) estis kimra episkopo de Mynyw (latine Menevia, nun St Davids/Tyddewi en la graflando Pembrokeshire) dum la 6-a jarcento. Li estas la sankta patrono de Kimrio, kaj lia memortago, la 1-a de marto, konsekvence estas la nacia festotago de Kimrio. Davido estis lokulo de Kimrio, kaj la tradicio konservis relative grandan kvanton da detaloj pri lia vivo. Lia naskiĝdato tamen estas necerta. Lia patrino, nomata Non, kiu gravediĝis post perforto, laŭtradicie fare de unu el la princoj de la tiama loka kimra regno, mem poste deklariĝis sanktulino.

Sankta
Davido
Persona informo
Dewi Sant
Naskiĝo ĉ. 500
en Kimrio
Morto ĉ. 589, eble la 1-an de marto 589
en Mynyw, nun St Davids/Tyddewi, graflando Pembrokeshire, Kimrio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj kimra vd
Ŝtataneco Kingdom of Dyfed vd
Familio
Patro Sant ap Ceredig vd
Patrino Non vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo
Festotago 1-a de marto
Patroneco Kimrio
episkopo de Mynyw
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bildgalerio redakti