Denizo de Parizo

(Alidirektita el Sankta Denizo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dionizio (nomo)

Denizo de ParizoDionizo de Parizo latine Dionysius kaj france DenisDenys Denizo) – nomita laŭ la greka nomo Dionysos (Dionizo) – estis kristana misiisto en Gaŭlio, unua episkopo de Parizo kaj kristana martiro. Li estas nacia sanktulo de la katolikoj de Francio kaj patrono de la urboj Parizo en Francio kaj Krefeld en Germanio.

Sankta
Denizo de Parizo
Misiisto en Gaŭlio, episkopo de Parizo, martiro
Ceteraj titoloj nacia sanktulo de la katolikoj de Francio
Persona informo
Naskonomo latine Dionysius, france Denis
Naskiĝo mankas
en Romia Italio
Morto 3-a jarcento
en Luteco, Romia Gaŭlio,  Romia Imperio
Mortis per senkapigo vd
Tombo Baziliko de Saint-Denis vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo kaj martiro
Honorata en katolika kaj anglikana eklezioj, aparte en Francio, Hispanio kaj Germanio
Festotago 9-a de oktobro
Atributoj disigita kapo surmane
Patroneco Francio kaj la urboj Parizo kaj Krefeld
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Altara bildo el la jaro 1416 en la Baziliko de Saint-Denis: la lasta komunio kaj martiro de la sankta Denizo

Denizo dum la 3-a jarcento post Kristo – probable iom antaŭ la jaro 250 laŭ sendo de la kristana papo Fabiano – kune kun ses aliaj kristanaj episkopoj sendiĝis de Romo al Gaŭlio, por tie diskonatigi la ideojn de kristanismo. Li konvinkis lokajn loĝantojn en kaj ĉirkaŭ Lutetia, la nuna Parizo kaj tiama ĉefurbo de Gaŭlio, pri kristaniĝo kaj estis elektita la unua kristana episkopo de Parizo. La romia provincestro malaprobis tion, kaj ordonis la malliberigon kaj senkapigon de Denizo kaj liaj du akompanantoj Rustikus kaj Eleutherius. La kristana legendo rakontas, ke la episkopo post sia senkapigo en placo sur la urba monto Montmartre (monto de la martiroj) prenis sian fortranĉitan kapon, lavis ĝin en apuda fonto kaj migris kun la kapo enmane ses kilometrojn al norda direkto, kie li finfine mortis kaj estis poste entombigita.

En tiu loko la franka reĝo Dagoberto la 1-a dum la jaro 626 konstruigis abatejon kaj bazilikon honore al la sanktulo. Tiu baziliko iĝis la tombejo de la reĝoj de Francio, kaj la ĝermo de la urbo Saint-Denis.

Sanktigo redakti

 
la 14 sanktulaj helpantoj en mizero kun siaj atributoj (Denizo de Parizo kun la forhakita kapo sube dekstre).

Dionysius iĝis kristana sanktulo (Saint Denis en la franca lingvo) de la katolika kaj anglikana eklezioj. Lia memoro dum la sekvaj jarcentoj estis aparte viva en Francio, Hispanio kaj Germanio. Lia oficiala memortago estas la 9-a de oktobro.

Laŭ Denizo de Parizo interalie nomiĝas la urbo Saint-Denis kaj la departemento Seine-Saint-Denis en Francio, la komunumo Saint-Denis en la franclingva Aosta Valo en Italio kaj la komunumo Saint-Denis en la insula, transmara departemento Reunio de Francio. Clos Saint-Denis estas fama vitejo en la franca komunumo Morey-Saint-Denis en la regiono Burgundio. Multaj aliaj komunumoj enhavas la terminon Saint-Denis en siaj toponimoj.

La multaj knaboj kaj viroj kun nomo Dennis kaj Denis, kiuj aparte multnombre fine de la 20-a jarcento ricevis sian personan nomon, vivtenas la nomon de Denizo de Parizo. La knaboj kaj viroj kun la persona nomo Deniz de la turka lingvo tamen ne rilatas al la historia kristano - Deniz en la turka lingvo signifas simple "maro".