Preĝejo Saint-Eustache (Parizo)

(Alidirektita el Sankta Eŭstaĥo de Parizo)

La preĝejo Saint-EustacheSankta Eŭstaĥo de Parizo (france St-Eustache de Paris) validas kiel la plej eminenta preĝejo de Parizo el la 16-a jarcento kaj kiel unua, kiu montras motivojn el la antikvo. Ĝi troviĝas ĉe la Strato Rambuteau en la 1-a arondismento de Parizo kaj estis la preĝejo de la komercistoj de la najbara foirejo, de la haloj de Parizo (nuntempe surkonstruita per la Forumo de la Haloj). Sankta Eŭstaĥo estas konsekrita al la frukristanisma martiro Eŭstaĥo, patrona sanktulo de la ĉastistoj, kaj estas la lasta pariza eklezia konstruaĵo laŭ gotika arĥitekturo; ĝi jam ekkonigas la spiriton de komenciĝa renesanco.

Preĝejo Saint-Eustache
Église Saint-Eustache
kristana preĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo gotika arto vd
Estiĝo 1532
Adreso
Urbo Parizo
Lando Francio vd
Situo Halles
Adreso 2 Impasse Saint-Eustache
Situanta sur rue du Jour
Situo
Geografia situo 48° 51′ 48″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo)48.8633333333332.345Koordinatoj: 48° 51′ 48″ N, 2° 20′ 42″ O (mapo) [+]
Preĝejo Saint-Eustache (Parizo)
Preĝejo Saint-Eustache (Parizo)
DEC
Preĝejo Saint-Eustache
Preĝejo Saint-Eustache
Situo de Preĝejo Saint-Eustache
Map
Preĝejo Saint-Eustache
Posedata de municipality of Paris vd
Retejo https://www.saint-eustache.org
vdr
Sankta Eŭstaĥo
La preĝejo Saint-Eustache, kun sia nefinita turo maldekstre.

Historio redakti

René Benoist, paroĥestro de Saint-Eustache en 1569, akiris influon tiel grandan sur la paroĥanoj, ke li estis kromnomita la « papo de Les Halles ». En 1578, li redaktis petleteron, cele al obteni monhelpon por finpretigi sian preĝejon : tiu ĉi, komencita en 1532, ne estis finita. Kvankam tio ebligis la konstruon de novaj partoj, restas ankoraŭ ĝis hodiaŭ nefinita turo, kies konstruado haltiĝis en 1624.

Ene de la preĝejo, oni povas trovi unu el la du konitaj versioj de la Disĉiploj de Emmaüs, far Petro Paŭlo Rubens.

Franclingvaj verkoj redakti

  • Du Bastiment des Temples Materiels, pour l'exercice et profession de la religion, a l'honneur, gloire, & exaltation du tres-hault & tres-sainct, nom du Dieu vivant, tou-puissant & eternel. A Tres-Chrestienne Princesse, Catherine de Médicis, mere du Roy, & à tous autres Paroissiens de sainct Eustache à Paris. Par M. René Benoist Angevin, Docteur &…. À Paris chez Nicolas Chesneau 1578.
  • Les orgues de Paris, Béatrice de Andia, Jean-Louis Coignet, Michel le Moël ; Ed. Action artisitique de la Ville de Paris.

Eksteraj ligiloj redakti