Sankta Familio kun birdeto

pentraĵo de Bartolomé Esteban Murillo

La Sankta Familio kun birdeto (hispane Sagrada Familia del pajarito) estas oleo-pentraĵo farita ĉirkaŭ 1650 de la hispana pentristo Bartolomé Esteban Murillo. Ĝiaj dimensioj estas 144 × 188 cm.

Sankta Familio kun birdeto
Sankta Familio kun birdeto
Bartolomé Esteban Murillo, ĉ. 1650
Oleo-pentraĵo sur kanvaso
144 × 188 cm
Prado-Muzeo (Madrido)
vdr

Temas pri unu el la plej gravaj verkoj de la tuta produktado de ĝia aŭtoro.[1] Ĝi montras Sanktan Jozefon, la Virgulinon Maria kaj la bebon Jesuo en familia sceno.[1]

Akirita en 1744 fare de Isabel de Farnesio kaj integrigita en la reĝajn kolektojn, ĝi estas nuntempe ekspoziciita en Prado-Muzeo en Madrido.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 (2005) Murillo, Los grandes genios del Arte, Tomo 12 (hispane), Madrid, hispanio: Romano, E., p. 192. ISBN 84-89780-63-3.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sagrada Familia del pajarito en la hispana Vikipedio.