Sankta Gajane estis « romia » virgulino martirigita kun siaj samreligianinoj en la jaro en 301 en Armenujo. Kune kun Sankta Gregorio la Iluminanto kaj Sankta Ripsime, Gajane estas unu el la tri plej reprezentitaj sanktuloj de la Armena Apostola Eklezio

Sankta Gajane
Persona informo
Morto 30-an de novembro 300 (0300-11-30)
vdr
Preĝejo Sankta Gajane en Eĉmiadzin
Interno de la preĝejo al Sankta Gajane

Biografio redakti

Agathange estas la ĉefa historia fonto pri la historio de Gajane, Ripsime kaj la aliaj 40 samreligianoj, konataj kiel virgulinoj romiaj sed pli verŝajne originaj el unu el la orientaj provincoj de la Imperio. Laŭ la tradicio, la romia imperiestro Diokleciano profunde enamiĝis pro la beleco de Ripsime, okazigante la fuĝon al Armenujo de la abatino Gajane kaj de la aliaj virgulinoj inkluzive de Ripsime; la armena reĝo Tiridates la 3-a ankaŭ enamiĝis je Ripsime, kaj pro ŝia malakcepto, li mortigis ŝin en la jaro 301. Tre problable la armena reĝo mortigis ilin post la denuncado de la provincestro el kie fuĝis la virgulinoj. Gajane estis torturita kaj senkapigita.

Ĉiam laŭ Agathange, la reĝo transformiĝis en apro ĝis lia propra kristaniĝo pere de la sanktulo Gregorio la Iluminanto. Laŭ la tradicio Kristo aperis al la sanktulo kaj indikis la lokon kie la virgulino estis martirigita, kie Gregorio konstruigis maŭzoleon, detruita en la 7-a jarcento kaj anstataŭita de la nuna preĝejo Sankta Gajane en Eĉmiadzin.

Kulto redakti

Gajane kaj siaj samreligianinoj estis la unuaj kristanaj martiroj (almenaŭ la konataj) de Armenio. Ŝia kultado disvolviĝis ĉefe ekde la 7-a jarcento, per la rimarkinda konstruado de pluraj religiaj konstruaĵoj longe de Vagharchapat, kiel ekzemple Varagavank.

Sakta Gajane estas memorigata (kune kun la aliaj martiroj) 8 semajnojn post Pasko (Armena Apostola Eklezio, kaj la 29-a de septembro la Romkatolika Eklezio.