Galo de Arbono

(Alidirektita el Sankta Gall)

Galo de Arbono, konata en iuj kristanaj eklezioj kiel Sankta GaloGallus, (naskiĝis proksimume en la jaro 550 en Irlando kaj mortis la 16-an de oktobro 640 en Arbon, Svislando; laŭ diversaj aliaj fontoj la morto okazis 620 aŭ inter 646 ĝis 650)) estis migranta monaĥo, kiu ĉefe predikis en la regiono de Bodenlago.

Sankta
Galo de Arbono
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 550 (0550-01-01)
en Irlando
Morto 16-an de oktobro 645 (0645-10-16) (95-jaraĝa)
en Arbon
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj irlanda vd
Ŝtataneco Irlando vd
Profesio
Okupo misiisto • verkistokomponisto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La legendo pri Sankta Galo kaj la urso redakti

Konata legendo pri Sankta Galo okazis laŭdire en la ravino Mühlegg: Dum Hiltibod, la kunulo de Galo, dormis, li mem estis ankoraŭ veka, kiam subite aperis urso. Galo ne timis la urson, eĉ ne, kiam la urso leviĝis. Li ordonis al la urso, ke li ĵetu lignon al la fajro. La urso obeis kaj portis lignon al la fajro. Tiam Galo donis al la urso pecon da pano sub la kondiĉo, ke li ne plu revenu. Hiltibod, kiu kunaŭskultis tiam diris: "Nun mi scias, ke Dio estas kun vi, ĉar eĉ la bestoj de la arbaro obeas vin." La urso neniam revenis. Por la misiisto tiu evento estis signo de Dio instaliĝi en ĉi tiu loko kaj venki la fortojn de la naturo. La urso fariĝis la blazona besto de la urbo Sankt-Galo.

Postvivo redakti

En la jaro 719, do 79 jarojn post la morto de Sankta Gallus la alemana pastro Sankta Otmaro fondis honore al Galo ĉe lia pilgrimejo abatejon donante al ĝi la nomon Sankt-Galo.