Sankta gralo
(Alidirektita el Sankta Gralo)
La sankta gralo estas fama vazo el la legendo pri la reĝo Arturo. La unua mencio troveblis fine de la 12-a jarcento en la mezepoka literaturo. Laŭ la legendo, la gralo estis la kaliko, el kiu Jesuo kaj liaj disĉiploj trinkis vinon dum la Lasta Vespermanĝo antaŭ la morto de Jesuo per krucumado, kaj poste entenis la sangon de Jesuo prenitan ĉe la kruco.
Sankta gralo | |
---|---|
![]() | |
Verko | Artura legendo The Once and Future King |
Informoj | |
EtimologioRedakti
La deveno de la vorto gralo ne estas tute klara: plejverŝajne ĝi devenas de la okcitana vorto grazal, malnovfrance graal 'ujo, vazo', kiu verŝajne etimologie devenas de la greka kratér (miksujo) tra la latina cratalis/gradalis. La malnovhispana vorto grial kaj la malnovportugala gral estis kutimaj nomoj por pistujo aŭ pistujforma trinkujo.