St. Johannis (Lüneburg)

(Alidirektita el Sankta Johano (Lüneburg))

La evangela-lutera ĉefpreĝejo St. Johannis estas la plej malnova preĝejo de la urbo Lüneburg. Ĝi situas en la urbocentro kaj validas kiel grava konstruaĵo de la nordgermana brikogotiko.

St. Johannis en Lüneburg

Ekstera konstruaĵo redakti

 
preĝejo ĉe la strato „Am Sande“

La kvinnava gotika halopreĝejo estis konstruita inter 1289[1] kaj 1470. Unua dokumenta mencio de la antaŭa konstruaĵo datiĝas je 1174. La plejparto de la preĝejokonstruaĵo estis pretigita en 1372, la turo 110 metrojn alta estis finfarita en 1384. Post kelkaj pluaj elkonstruaĵoj oni povas rigardi finitan la konstruadon je 1470. Aparte okulfrapa estas la iomete klinita turo, kiu per sia nuna alteco de 108,7 metroj apartenas al la plej altaj preĝejturoj de Malsupra Saksio.

La turo de St. Johannis, post fulmokaŭzita brulego, en 1406 novkonstruita kaj kompletigita en 1408, havas klinitan aspekton ekde ĉiuj flankoj: La tegmenta trabaro supre estas ŝraŭbforme deformita. La turpinto estas 220 cm ekster la vertikalo. Laŭ legendo la konstruestro, post kiam li rimarkis la fuŝon, faligis sin el iu el la plej supraj fenestroj, sed preterveturanta fojnoĉaro kaptis lin tiel bonŝance, ke li restis viva.

Ekipo redakti

 
La orgeno

La skulptita altaro estas ĉefverko el la 15-a jarcento. Ĉirkaŭ la krucumado de Kristo en la centro maldekstre kaj dekstre estas arigitaj po sep scenoj el la pasiona kaj paska historioj. Du grupoj po dek apostoloj (supre) kaj 16 virinaj figuroj (malsupre) enkadrigas la ciklon. La pentraĵoj sur la eksterflankoj de la aloaltaro (Legendoj de la sanktuloj Georgo, Johano, Ursula, Cecilia) estas elstaraj ekzempleroj de malfru-mezepoka pentrado en norda Germanio. Ili originas de la hamburga pentristo Hinrik Funhof (1482).

La orgeno estis starigita en 1553 far Hendrik Niehoff kaj Jasper Johannsen kaj dufoje pliampleksigita en la jaroj 1652 kaj 1715. Ĝin ludis ekde 1698 ĝis 1733 Georg Böhm, la plej fama el la kantoroj de St. Johannis. Verŝajne Johann Sebastian Bach aŭskultis lin, kio supozeble influis sian postan verkadon.

 
Gotika Maria-lustro

La gotika Maria-lustro estas pompa nordgermana verko el la malfrua 15-a jarcento. Ĝi figuras Marian sub orizita baldakeno kun la filo en la aŭreolo. Por ĝisfunda interna novigo oni vendis en 1856 kadre de "ikonrompismo" kaj simile ankaŭ en 1909 "senbezonajn belaĵojn el katolika epoko".[1] La vitralopentraĵojn de la Elizabeto-kapelo kreis Charles Crodel en la jaro 1969. La interno de la preĝejo kaj la orgeno estis elspeze renovigita en 2007.

Sonoriloj redakti

 
Horloĝo kaj sonoriloj ĉe la preĝejturo

St. Johannis disponas pri sonorilaro historie kaj ankaŭ sone altvalora el kvin sonoriloj. La ĉefa sonorilaro konsistas el tri grandaj sonoriloj. Ties plej granda estas la "apostolo-sonorilo", kiu estas sone elstara ekzemplero de sia epoko; ĝi estis gisita en 1426 far Ghert Klinghe en Bremen. La kroman sonoriladon konsistigas la t.n. tintiloj, kiuj estis gisitaj en tre peza listelkonstruaĵo. Kompare kun la sonorilaroj de la tri ĉefaj parokaj preĝejoj St. Johannis havas la plej pezan (~11.600 kg), St. Nicolai la laŭsone plej malaltan (auf a0) kaj St. Michaelis la plej ampleksan sonorilaron (10 sonoriloj).

Nr.
 
Name
 
Jaro de la gisado
 
Gisisto, Gisejo
 
Diametro
(mm)
Peso
(kg)
Nominaltono
(duontono-1/16)
1 Apostolo-sonorilo 1436 Ghert Klinghe, Bremen 1944 4860 h0 –8
2 Dimanĉo-sonorilo 1718 Johann Christoph Ziegener, Lüneburg 1600 2500 cis1 –2
3 Probo-sonorilo 1607 Paul Voß, Lüneburg 1350 1500 e1 –1
4 Granda tintilo 1436 Ghert Klinghe, Bremen 400 d2 -8
5 Malgranda tintilo 1519 Hinrik van Kampen, Lübeck 220 e2 -4
I Horo-sonorilo 1516 Hinrik van Kampen, Lübeck
II Kvaronhoro-sonorilo 1600 Andreas Heineken, Lüneburg

Elstaruloj redakti

Elstaraj personoj, kiuj laboris ĉe St. Johannis, estis la antaŭulo de Georg Böhm, orgenisto Christian Flor, kiu tenis la postenon ekde 1676 ĝis 1697, la superintendanto elpostenigita en 1692, Johann Wilhelm Petersen, kaj ekde 1714 ĝis 1725 superintendanto Johann Christopher Jauch.

Turisma graveco redakti

Same kiel la preĝejoj St. Nicolai kaj St. Michaelis ankaŭ St. Johannis havas altan turisman valoron. Ĉiuj tri preĝejoj estas elstaraj konstruaĵoj de la brikgotiko kaj estas stacioj sur la Eŭropa Itinero de la Brikgotiko. Kiel fidinde malfermitaj preĝejoj ili estas tage malfermitaj por vizitantoj, escepte la diservotempojn.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kirchengemeinde St. Johannis zu Lüneburg - Baugeschichte: http://www.st-johanniskirche.de/index.htm?tree_id=39&inhalt_id=44 Arkivigite je 2008-12-21 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 16an de decembro 2008.

Literaturo redakti

  • Elmar Peter: Lüneburg – Geschichte einer 1000jährigen Stadt 956−1956. Herausgeber: Museumsverein für das Fürstentum Lüneburg, Autor: Dr. Elmar Peter. Beratung u. wissenschaftl. Begleitung: Dr. Eckhard Michael. Druck: v. Stern'sche Druckerei, 2. Aufl., Lüneburg 1999, ISBN 3-922616-15-1.

Eksteraj ligiloj redakti