St. John's

urbo en Novlando, Kanado
(Alidirektita el Sankta Johano de Novlando)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ĉefurbo de Novlando kaj Labradoro. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sankta Johano.

St. John's (IFA /ˌseɪntˈdʒɒnz/ angle elparolata kiel [Sejnt Ĝonz], esperante: Sankt-JohanoSankta Johano de Novlando, france: Saint-Jean) estas la ĉefurbo de la kanada provinco Novlando kaj Labradoro, kaj la plej proksima urbo en Kanado al la Eŭropo.

Panorama vido de la urbo je septembro 2006
Panorama vido de la urbo je septembro 2006
St. John's
angle St. John's, esperante: Sankt-Johano
urbo
Fotomontaĵo
ĉefurbo • urbego • city in Newfoundland and Labrador [+]

Oficiala nomo: City of St. John's
Moto: "Avancez" (Antaŭen iru)
Kromnomo: "The City of Legends"

Ŝtato Kanado
ProvincoNovlando kaj Labradoro

Parto deNovlando
OceanoAtlantiko

SituoSt. John's
- koordinatoj47° 34′ N, 52° 42′ U (mapo)47.5675-52.707222222222
Plej alta punkto 
- alteco147 m
Plej malalta punkto 
- malaltecom

Areo446,04 km² (44 604 ha)
- de aglomeraĵo182,62 km² (18 262 ha)
- de metropolo804,63 km² (80 463 ha)

Loĝantaro106 172 (2011)
- de aglomeraĵo165 346
- de metropolo196 966
Denseco238,03 loĝ./km²
- de aglomeraĵo905,41 loĝ./km²

ParkojParko Pippy, Parko Bannerman, Parko Bowring

Fondita5-a de aŭgusto 1583
GvidantaroUrbokonsilio de St. John's
UrbestroAndy Wells

HorzonoUTC (UTC-3:30)
- somera tempoUTC (UTC-2:30)
PoŝtkodoT9E
Telefona antaŭkodo+1-780

St. John's (Kanado)
St. John's (Kanado)
DEC
St. John's
St. John's
Situo enkadre de Kanado

St. John's (Novlando)
St. John's (Novlando)
DEC
St. John's
St. John's
Situo enkadre de Novlando

St. John's (Nord-Ameriko)
St. John's (Nord-Ameriko)
DEC
St. John's
St. John's
Situo enkadre de Nord-Ameriko

Vikimedia Komunejo:  St. John's, Newfoundland and Labrador
Retpaĝaro: www.stjohns.ca

Map
vdr
panoramo de la urbo

Historio redakti

La urbo estas nomita laŭ la esploristo John Cabot kiu jam en 1497 atingis la marbordojn de Novlando, la unua kiu atingis la insulon certe. La komenco de setlejo en la urbocentro estas ĉe la fino de la 16-a jarcento kaj ĝi estas konsiderita la plej malnova anglalingva setlejo en Nordameriko. Ĝia ekonomio baziĝis ĉefe sur fiŝkaptado.

La lasta batalo sur la amerika kontinento en la Sepjara Milito inter Britio kaj Francio en 1762 okazis en la urbo kaj finiĝis per la venko de Britio. La urbo estis la ĉefurbo de la Dominio Novlando en la unua duono de la 20a jarcento. Dum Dua Mondmilito, la haveno de la urbo funkciis kiel centra bazo por la Aliancitaj fortoj en ilia milito kontraŭ germanaj submarŝipoj. En 1949, la urbo iĝis kanada urbo kun la nuligo de Dominio kaj aliĝo al la Kanada Konfederacio.

Guglielmo Marconi ricevis ĉi tie en 1901 la unuan sendratan signalon de Eŭropo (Poldhu, Kornvalo) al Ameriko. Sankta Johano ankaŭ estis la deirpunkto por la unua senhalta transatlantika flugo. Tio okazis en junio 1919 kiam Alcock kaj Brown flugis modifitan Vickers Vimy aviadilon de Lester's Field en St. John's al marĉo proksime de Clifden en Connemara, Irlando.

Geografio redakti

La urbo situas en la sudoriento de Novlando. Ĝi kovras areon de 446,04 kvadrataj kilometroj.Ĝi estas la plej orienta urbo en Nordameriko, kaj estas pli proksima al Britio ol al Brita Kolumbio en Okcidenta Kanado.La urbo estas la dua plej granda en la atlantika regiono de Orienta Kanado post Halifax. La urbocentro estas okcidente kaj norde de la haveno.

Demografio redakti

Granda plimulto de la loĝantoj de la urbo originas de Britio kaj Irlando. Multaj el ili venis de sudokcidenta Anglio kaj sudorienta Irlando kaj la akĉento de la loĝantoj de la urbo estas simila al la origina akĉento de la loĝantoj de tiuj areoj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de la urbo estas kristanoj: katolikoj, protestantoj kaj anglikanoj.

Klimato redakti

Inter kanadaj urboj, la urbo tenas plurajn klimatrekordojn. Ĝi estas la plej nuba urbo en la lando (nur 1 497 horoj da sunbrilo jare, kio estas proksimume 62 tagoj), kun la plej granda kvanto da neĝo (322 cm jare) kaj la plej malmultaj nombro da sekaj tagoj jare (sen pluvo aŭ neĝo): nur 149.

Aliaj redakti

Cabot Tower: (Turo Cabot) estis konstruita en 1897 por marki la 400-an datrevenon de la vojaĝo de John Cabot al Novlando.

The Rooms : (La Ĉambroj) konstruaĵo preteratentanta la urbon kaj enhavanta la provincan muzeon kaj arkivon same kiel artgalerion.

St. John's Flughaveno situas en St. Krome, la urbo funkcias kiel la orienta fino de la Trans-Kanada Ŝoseo.

Servoj redakti

Galerio redakti

 
Centro de St. John's
 
Haveno en St. John's