Margareta de Hungario

Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Sankta Margareta.

Sankta Margareta (27-a de januaro 1242 — 18-a de januaro 1271) estas sanktulino el la Árpád-dinastio (virgulino), ŝia festotago estas la 18-a de januaro.

Sankta
Margareta de Hungario
Hungara reĝidino
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1242 (1242-01-01)
en Klis Fortress
Morto 18-an de januaro 1270 (1270-01-18) (28-jaraĝa)
en Insulo Margareta
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio
Patro Béla la 4-a vd
Patrino Maria Laskarina vd
Gefratoj Yolanda of Poland • Kunegunda de Pollando • Anna of Hungary • Elizabeth of Hungary, Duchess of Bavaria • Constance of Hungary, Queen of Galicia • Stefano la 5-a • Béla, Duke of Slavonia vd
Profesio
Okupo romkatolika monaĥino vd
Sanktulino
Kanonizo 1943
Festotago 18-a de januaro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La patro de Sankta Margareta estis la hungara reĝo Adalberto la 4-a, estimata eĉ kiel la dua landofondinto - (post la mongola invado en 1242), ŝia patrino la bizanca princino Maria Laskaris. Post la batal-plago en la stepo Muhi, reĝedzino Maria fuĝis kiel gravedulino, kune kun la reĝaj familianoj kaj, laŭ tradicio, la gepatroj deĵuris, ke la naskotan bebon ili dediĉos al Dio.

Margareta ekvidis la sunlumon en Klissa, Dalmatujo; poste kiel trijarulinon ŝiaj gepatroj donis ŝin al la monaĥinoj de la dominikana ordeno en la urbo Veszprém [vespre:m]. Preskaŭ ĉion entute, kion ni scias pri la vivo de Sankta Margareta, ni scias de la dominikanino Lea Ráskai [ra:ŝkai], la fama kodeks-kopiistino vivinta en la dominikana monaĥinejo sur la Insuloj de Leporoj; la monaĥino laboris preskaŭ du kaj duonon da jarcentoj post la virgulino sanktaviva, en 1510. En la monaĥinejo, ankoraŭ ne malnova en la vivo de Margareta, laŭ speciale intima maniero oni respektis la memoron de Virgulino Maria kaj Kristo: la dominikaninoj rigore pentadis kaj flegadis senhelpajn malsanulojn, precipe leprulojn. Por sia filino, Reĝo Belo ordonis konstrui tiun monaĥinejon sur la Insulo de Leporoj, la nuntempa Insulo Margareta, en Budapeŝto, en kiu Margareta votis poste en 1254 antaŭ ordenestro Humbert. Ŝia reĝo-patro eĉ dufoje vizitis ŝin en la monaĥinejo de la insulo por persvadi ŝin je dinastia edziniĝo, per la argumento ke Romo nepre absolvos ŝin pri ŝia voto. Li proponis unue la polan reĝon Boleslavon la 4-an (Puran), baldaŭ li elektis por Margareta sian faman kontraŭulon, la ĉeĥan reĝon Otokaron la 2-an (Grandan). Sed Margareta ne volis eĉ aŭdi pri edziniĝo, kaj ĉefe tio indignis ŝin ke, laŭ informo reĝo Otokaro trovis ŝin tre alloga eĉ en ŝia monaĥina vesto. Margareta diris al sia kunmonaĥino, ke oni prefere detranĉu al ŝi la nazon ol iu elbuŝigu pri ŝi tian rimarkigon impertinentan.

La Margareta-legendo skribita komence de la 1300-aj jaroj, kiun registris ankaŭ Lea Ráskai (kaj kiu cetere estas kara memoraĵo el la mezepoka literaturo hungara) montras aŭtentan bildon pri la rimarkigo alpatra de la reĝidino, fariĝinta monaĥino: "La ĉeĥa reĝlando kune kun siaj trezoroj kaj gloro estas ploriga vidaĵo" kompare al la ĉielregno, kiun al ŝi proponas la Reĝo de Ĉielo kaj Tero. Ankaŭ la aktoj de la sanktigo al Margareta enhavas aŭtentajn konfesojn pri la humilema, memsuferiga vivstilo de Margareta. Iun servistinon ŝi elsavis laŭ miriga maniero disde strangoliĝo, laŭ la konfeso de tiu kunmonaĥino "Ŝi estis pli humilema ol ni, servistinoj". La bazajn regulojn de sia vivo Margareta jene konceptis: "Ami Dion, rifuzi min mem, ekmalami neniun, forjuĝi neniun". Margareta eĉ profetis: ŝi antaŭvidis la venkon de sia patro super la (Aŭstra) Frederiko la 2-a.

Ŝia asketeca vivstilo akcelis la antaŭtempan morton de la virgulino veninta el la reĝa familio. La horon de sia morto ŝi antaŭdiris kun serena mieno. Ŝi mortis dudek-ok-jara; ŝia beatiga procezo neniam finiĝis, sed en 1943 oni fine ŝin sanktigis.

Vidu ankaŭ redakti