Sankta Maria Glorplena de la Fratoj

Sankta Maria Glorplena de la Fratoj (itale Santa Maria Gloriosa dei Frari), estas preĝejo en Venecio. Ĝi estas krom Sanktaj Johano kaj Paŭlo la plej granda kaj eminenta preĝejo laŭ gotika arĥitekturo en Venecio. La preĝejo estas konsekrita laŭ Ĉielenpreno de Maria. En ĝia ekipaĵo troviĝas multaj elstaraj artverkoj, inter ili du ĉefverkoj de Ticiano. En 1926 la papo rangaltigis ĝin al “malgranda“ baziliko.

Sankta Maria Glorplena de la Fratoj
Santa Maria Gloriosa dei Frari
malgranda baziliko (1926–)
paroĥopreĝejo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo vd
Estiĝo 1250
Lando Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Municipality 1 Venezia-Murano-Burano
Situo
Geografia situo 45° 26′ 13″ N, 12° 19′ 35″ O (mapo)45.4369312.32649Koordinatoj: 45° 26′ 13″ N, 12° 19′ 35″ O (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Venecio

Sankta Maria Glorplena de la Fratoj (Venecio)
Sankta Maria Glorplena de la Fratoj (Venecio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Venecio

Sankta Maria Glorplena de la Fratoj (Centra Venecio)
Sankta Maria Glorplena de la Fratoj (Centra Venecio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Centra Centra Venecio

Sankta Maria Glorplena de la Fratoj (Centra Centra Venecio)
Sankta Maria Glorplena de la Fratoj (Centra Centra Venecio)
DEC
Map
Sankta Maria Glorplena de la Fratoj
Retejo http://www.basilicadeifrari.it
vdr
Sankta Maria Glorplena de la Fratoj

Krom tio en la du iamaj monaĥejoj, kiuj apartenas al la preĝejo, troviĝas ekde 1817 la ŝtata arĥivo de Venecio.

Arĥitekturo

redakti

La preĝejo Sankta Maria Glorplena estas trinava pilastrobaziliko kun granda transversa domo kaj aro de ses pli malgrandaj kaj centra granda ĥorkapeloj, kiuj ĉiuj havas plurlateran finaĵon. Ĉiuj spaceroj havas krucripovolbojn. La treege alta transversa domo estas ununava.

La fasado de la brikokonstruaĵo estas pli modesta, ĝin tamen distingas abunde ŝtupigita kaj onduma gablo. Ornamaĵoj ĉe la ekstera konstruaĵo kiel la kadroj de la rondfenestroj („bovokuloj“), la frisoj, la koronecaj kornicoj kaj la altaj tabernaklo sur la fasado same kiel la portalo estas el istriaj minŝtonoj. La volbon oni konstruis el kanoplektaĵo, por redukti la pezon pro la problema subgrundo de Venecio. Tiun ĉi oni stukis, tiel ke ĝi aspektas kiel ŝtona volbo. Tirankroj stabiligas la konstruaĵon, kiaj ankaŭ stabliligas aliajn veneciajn preĝejojn.

Eksteraj ligiloj

redakti