Sankta Marteno (Landshut)

La preĝejo Sankta Marteno (germane Stadtpfarr- und Kollegiatstiftskirche St. Martin und Kastulus) en Landshut estas paroĥopreĝejo kaj basilica minor. Arĥitekto Hans Krumenauer komencis konstruigi ĝin proksimume 1385 kiel halopreĝejo je kunlaboro de arĥitekto Hans von Burghausen. Ĝis proksimume la jaro 1500 la preĝejo estis finkonstruata. Per sia eksterordinara, trans ĉiuj mezuroj vertikaligita arĥitekturo, kiu interligas alt- kaj malfrugotikaj elementojn, la preĝejo apartenas al la plej gravaj monumentaj konstruaĵoj de la gotiko en suda Germanujo. La turo estas per 130,6 metroj la plej alta brikoturo tutmonde same kiel la plej alta preĝejturo de Bavarujo.

Sankta Marteno
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj48° 32′ 3″ N, 12° 9′ 4″ O (mapo)48.53414166666712.151086111111Koordinatoj: 48° 32′ 3″ N, 12° 9′ 4″ O (mapo)

Sankta Marteno (Landshut) (Bavario)
Sankta Marteno (Landshut) (Bavario)
DEC
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Sankta Marteno

Vikimedia Komunejo:  St. Martin (Landshut) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Baziliko Sankta Marteno en Landshut

Eksteraj ligiloj redakti