Sankta Matiaso

(Alidirektita el Sankta Mattias)

Sankta MattiasMatiaso estas, laŭ ĉapitro 1 de La Agoj de la Apostoloj, apostolo elektita de la restantaj dek unu apostoloj por anstataŭi Judason Iskariotan. La koncerna teksto en la Londona Biblio estas:

Sankta
Matiaso
Saint Matthias.PNG
Persona informo
Naskiĝo 1-a jarcento
en Judujo
Morto 80
en Jerusalemo
Mortis pro hommortigo • mortpuno [#]
Mortis per ŝtonumadokrucumado [#]
Tombo St. Matthias' Abbey [#]
Religio kristanismo [#]
Etno judoj [#]
Lingvoj aramea [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Profesio
Okupo misiisto [#]
Sanktulo
Festotago 14-a de marto, 24-a de februaro
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
23 Kaj ili starigis du: Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason. 24 Kaj preĝante, ili diris: Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de ĉiuj, elmontru, kiun el ĉi tiuj du Vi elektis, 25 por ricevi la parton en ĉi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko. 26 Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.

Li ne estas menciita aliloke en la kanonaj libroj de la Biblio.

La nomo Mattias estas alia formo de la nomo Mateo.

La dekdua apostolo, elektita por anstataŭi Judason, nomiĝas Tolmai (formo de la nomo Bartolomeo) en iu siria teksto, kaj iuj fontoj identigas lin kun NatanaelZakĥeo.


Vidu ankaŭRedakti