Nimatullah Kassab Al-Hardini

Nimatullah Kassab Al-Hardini kies naskonomo estis Juzef Kasab (naskiĝis en 1808 en Hardin, mortis la 14-a de decembro 1858 en Kfifane, Libano) estis maronita pastro kaj sanktulo en la Rom-katolika eklezio. Li estis kanonizita de papo Johano Paŭlo la 2-a la 16-an de majo 2004.

Sankta
Sankta Nimatullah Kassab Al-Hardini
sanktulo
Sankta Nimatullah
Sankta Nimatullah
Persona informo
Naskiĝo 1808
en Hardin, Libano
Morto 14-a de decembro 1858
en Kfifane
Mortis per pneŭmonito vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Libano vd
Profesio
Okupo monaĥo • katolika sacerdoto vd
Sanktulo
Honorata en Libano, Mezoriento kaj Katolikaj eklezioj
Kanonizo 16-a de majo 2004, Romo de Johano Paŭlo la 2-a
Festotago 14-a de decembro
Atributoj nigra kapuĉo, nigra barbo
Patroneco Bejruto (Libano)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Jusef Kassab Al-Hardini naskiĝis en Hardin, en la nordo de Libano, en 1808 en maronita familio. Liaj gepatroj, Girgis Kassab de Hardin kaj Mariam Raad de Tanurin edukis siajn ses gefilojn laŭ kristana religio. Jusef estis baptita en sia unua vivojaro kaj pasigis siajn junajn jarojn inter la monaĥejoj kaj la ermitejoj ĉirkaŭ sia vilaĝo.

Li eniris la seminarion de la monaĥejo de Sankta Antonio en Kozhaja, kie li elektis la nomon Nimatullah, kio signifas graco de Dio.

Konsekrite pastro la 25-an de decembro 1833 li instruis teologion dum sia tuta vivo kaj pasigis noktojn kontemplante la Virgulinon de la Rozario.

Li mortis pro pulminflamo en la monaĥejo de Kfifanela la 14-an de decembro 1858

Kulto redakti

La festotago de Sankta Nimatullah estas la 14-a de decembro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti