Sankta Sebaldo (Nurenbergo)

La mezepoka preĝejo Sankta Sebaldo en Nurenbergo estas krom la preĝejo Dipatrino kaj la preĝejo Sankta Laŭrenco unu el la plej elstaraj preĝejoj de la urbo. Ĝi troviĝas survoje al la fortikaĵo norde iom supre de la ĉefa foirejo kaj tuj okcidente antaŭ la urbodomo. Mirinde abunda estas la ekipaĵo en la interno de la preĝejo. Ekde la reformacio Sankta Sebaldo estas krom la preĝejo Sankta Laŭrenco unu el la du grandaj protestantaj urbaj preĝejoj de Nurenbergo, kiuj nun ambaŭ apartenas al la protestanta lutera eklezio en Bavarujo.

Sankta Sebaldo
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj49° 27′ 19″ N, 11° 4′ 35″ O (mapo)49.45531411.076475Koordinatoj: 49° 27′ 19″ N, 11° 4′ 35″ O (mapo)

Sankta Sebaldo (Nurenbergo) (Bavario)
Sankta Sebaldo (Nurenbergo) (Bavario)
DEC
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Sankta Sebaldo

Vikimedia Komunejo:  St. Sebald (Nürnberg) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Fronta vidaĵo de la preĝejo Sankta Sebaldo en 2010
Norda fasado de Sankta Sebaldo en 2006
Sankta Sebaldo, orienta ĥorejo vidate de sudoriento

Konstruhistorio redakti

La preĝejo Sankta Sebaldo estas la pli malnova de la du grandaj urbaj preĝejoj de Nurenbergo kaj la plej aĝa (ekde 1525) protestanta-luterana paroĥopreĝejo de la urbo. Ke Sankta Sebaldo ĉiam estis pli nobla kaj eminenta ol Sankta Laŭrenco, ekde la konstruo de la stacidomo ne plu estas ekkoneble de la urboaspekto. Sed jam la rekta najbareco de la haloĥorejo al la Malnova Urbodomo substrekas ĝian iaman gravecon kiel „urbestrara preĝejo“ de Nurenbergo, en kiu per Sankta Sebaldo estas entombigita la patrona sanktulo de la urbo. La tombomonumento estas riĉa artverko laŭ formo de etarĥitekturaĵo kun abundaj figurornamaĵoj (i.a. scenoj el la vivo de Sankta Sebaldo), kiun en 1508–1519 produktis la filoj de Peter Vischer laŭ ties plano. La bronzogisaĵo validas kiel frua ekzemplo por la akcepto de formoj el la itala renesanco norde de la Alpoj.

De antaŭanta domo, verŝajne konsekrita al Sankta Petro (12-a jarcento?), oni povis elfosi evidente dunavan kripton. Anstataŭante ĉi tiun oni starigis la preĝejon Sankta Sebaldo inter 1225/30 kaj 1273 kiel duĥoreja pilastrobaziliko. Ĝi laŭas en multaj konstrumotivoj la modelon de la katedralo de Bamberg (duĥorejeco, tutura fasado kun plurlatera absido ĉe la okcidenta ĥorejo konsekrita en 1274 k.a.), tiel ke malgraŭ la gotika interna skemo troveblas kelkaj ŝajne romanikaj konstruelementoj.

Jam en 1309 oni malkonstruis la du flanknavojn kaj plilarĝigis ilin sur la nunan larĝecon rektalinie kun frontomuroj de la transversaj navoj; tion ĉi oni finfaris verŝajne en la 1330-aj jaroj.

En la epoko de Peter Parler oni elkonstruis ekde 1361 ĝis 1372 la orientan ĥorejon super la tombomonumento de urbopatrono Sankta Sebaldo al epokotipa ĥaloĉirkaŭiro-ĥorejo; komparu kiel proksimume samteman arĥitekturaĵon la halokonstruaĵon de la Preĝejo Dipatrino aŭ la Wenzel-Kapelon de la katedralo Sankta Vito en Prago. Dum la tempo de ĉi tiu lasta granda konstruado de la mezepoko verŝajne ankaŭ okazis la alikonsekrado de la preĝejo de Sankta Petro al Sankta Sebaldo.

Dum la aeratakoj kontraŭ Nurenbergo aliancaj bombaviadiloj plej vaste detruis la preĝejon Sankta Sebaldo. Post la fino de la Dua Mondmilito okazis la rekonstruado. La 1-an adventon de 1952 oni konsekris la novajn sonorilojn (fraptono-serio a0–c♯1–e1–f♯1). La laŭlonga domo servis ĝis la rekonstruo de la orienta ĥorejo por diservaj celoj. La 22-an de septembro 1957 la preĝejo estis rekonstruita laŭ sia origina formo.

Ekipaĵo redakti

 
Tombomonumento de Sankta Sebaldo
 
Petro-Altaro
 
Interno de la Sebaldopreĝejo
 
Imperiestro-fenestro

En Sankta Sebaldo konserviĝis ege altvalora aro da artverkoj ĉefe el la antaŭreformacia epoko. Temas preskaŭ nure pri donacoj de nurenbergaj patriciaj familioj, ĉar ekde la 14-a jarcento preĝejo Sankta Sebaldo evoluis al „urbestrara preĝejo“ de Nurenbergo. Male al la preĝejo Sankta Laŭrenco ĝis en la malfrua 15-a jarcento ekskluzive la nurenbergaj patricioj rajtis donaci konstantajn ekipopecojn en Sankta Sebaldo. Foje ankaŭ la tuta urbokonsilantaro montris per donacoj sian unuanimecon kaj unuecon, ekzemple per la vitraloj de la haloĥorejo, kiujn la urbestroj donacis en la jaro 1379 (parte novigataj en 1500). Je tio la bilda programo de la artverkoj ĝis la fino de la15-a jarcento estis submetita al la spacouzo per la liturgio.

Jam ĉe la ekstera fasado troviĝas parte rimarkindaj ŝtonfiguroj, ekzemple la Schreyer-Landauer-Epitafo de Adam Kraft, la monumenta Kristoforo el la 15-a jarcento, kies originalo nun trovigas en la Ĝermana Nacia Muzeo je Nurenbergo, aŭ la figuroj de la grandioze elformita geedzoportalo ĉe la nordflanko el la 14-a jarcento.

La por la antaŭreformacia preĝejo tamen plej grava artverko estas la tombomonumento de la urba patrono Sankta Sebaldo. Tiu sanktulo jam ekde la frua 14-a jarcento estis gardata en arĝenta relikvujo, ĝis kiam oni decidis fine de la 15-a jarcento, produktigi keston el bronzo, por prezenti ĝin brile en la preĝejo. La eksteran formon en 1508 ĝis 19 bronzogisis Peter Vischer la pli maljuna kune kun siaj filoj Peter la pli juna kaj Hermann: Tiuj ĉi ankaŭ konceptus ĝin. Multaj el la figuroj, kiuj ornamas la tombon de Sebaldo, (i.a. scenoj el la vivo de Sankta Sebaldo, tritonoj, satirusoj, pegazo kaj virino, kiu simbole la vantecon sin rigardas per spegulo), havas tujan modelon en la desegnoj de Jacopo de' Barbari, kiel Paul Johanneis notis. De Barbari estis dum tri jaroj reĝa kortega pentristo en Nurenbergo. Precipe la simbolo de vanteco komence de la 16-a jarcento eniris Germanujon, kiel ekzemple je la tombo de Sebaldo. Tiu ĉi validas kiel frua ekzemplo por la akcepto de formoj el la itala renesanco norde de la Alpoj.[1]

Krom tio estas elstarigendaj diversaj verkoj de lignoskulptisto Veit Stoß, ekzemple lia Apostolo Andreo kaj la figuroj de la Mortmemoriga Donaco de Volckamer, je kiu li ankaŭ pruvis sian ŝtontajlistan talenton. Estas nur unu el la multaj arte altvaloraj epitafoj de patriciaj familioj en Nurenbergo (ekz. la Tucher-Epitafo de Hans Süß) en la preĝejo.

Ankaŭ rigardinda estas la pentraĵo de Benanta Kristo en la memortabulo de la nurenberga familio Kreß en la orienta ĥorejo: la bildo fakte estas kopio de samtitola bildo de Albrecht Dürer eble el la jaroj 1503/05, kiu troviĝas en l.a Metropola Muzeo en Novjorko. Krom tio ĝi montras grandan similecon kun la Benanta Kristo de la venecia pentristo Jacopo de' Barbari el la jaro 1503. Mankas ankoraŭ arthistoria analizo.[1]

Ĉe la norda muro de la orienta ĥorejo pendas la tiel nomata Tucher-Epitafo, kiun Hans Süss (ankaŭ nomata Hans von Kulmbach) pretigis en 1513 por Lorenz Tucher mortinta en 1503. Laŭ la nurenberga artisto-biografiisto Johann Neudörffer li lernis sian arton parte en Nurenbergo de la veneciano Jacopo de' Barbari. Sur la meza tabulo de la epitafo tronas Maria kun la infano Jesuo inter Sankta Katarina kaj Sankta Barbara, ĉirkaŭate de vasta pejzaĝo. Laŭ stilo de la itala pentrarto malfone muzikas kvin renesancaj anĝeloj. La stilo estas venecia, kaj la anĝeloj memoras pri tiuj de Dürer en la pentraĵo „Rosenzkranzfest“ (rozariofesto), kiu ekestis en Venecio.[1]

Ankaŭ menciindaj estas la plejparte originale konserviĝintaj vitraloj en la haloĥorejo, el kiuj kelkajn verkis vitralisto Veit Hirschvogel proksimume 1500 laŭ konceptoj de Dürer kaj Hans von Kulmbach.

Meze ĉe la norda fasado troviĝas la tegmentita geedziĝportalo, ĉe kiu okazis la geedzigo preskribita ekde la Koncilio de Trento.

Cetere redakti

 
Paroĥokorto kun ĥorejeto

En Sankta Sebaldo ankaŭ oficis kiel orgenisto ekde 1695 ĝis sia morto la baroka komponisto Johann Pachelbel.

Al la preĝejo Sankta Sebaldo apartenas la Sebalda Paroĥo-Korto. Ĝi ekestis cefe proksimume 1361/1379. Tie ĉi loĝis la klerikaro de Sankta Sebaldo: predikantoj, diakonoj, administrantoj kaj servantoj. Tagnokte en la gardejo ĉiam iu sin disponis por prizorgi mortonton per mortosakramento. Kiel manĝejo kaj kunvenejo servis la kapitulejo. La orienten orientiĝa absido de la doma kapelo estas la mondfama ĥorejeto, nun kopiaĵo el 1898/1902, la gotika originalo estas videbla en la Ĝermana Nacia Muzeo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Ekipaĵo de la pregejo laŭ Daniela Crescenzio: Italienische Spaziergänge in Nürnberg – Band I: Nürnberg, Venedig des Nordens, 1-a eldono. 2011, Verlag IT-INERARIO, Unterhaching, ISBN 978-3-9813046-3-3 Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "isn1" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2

Historiaj bildigoj redakti

Literaturo redakti

  • Gerhardt Weilandt: Die Sebalduskirche in Nürnberg. Bild und Gesellschaft im Zeitalter der Gotik und Renaissance. Imhof, Petersberg 2007, ISBN 978-3-86568-125-6
  • Birgit Friedel, Ulrich Großmann: St. Sebald. Baubeobachtungen zu den Türmen, dem Westchor und der Krypta. En: Birgit Friedel, Claudia Frieser (Hrsg.): Nürnberg, Archäologie und Kulturgeschichte. „... nicht eine einzige Stadt, sondern eine ganze Welt ...“. 1050–2000, 950 Jahre Nürnberg. Verlag Dr. Faustus, Büchenbach 1999, ISBN 3-933474-03-5, p. 136–147.
  • Andreas Marx: Der Ostchor der Sebalduskirche. In: Mitteilungen des Vereins für Geschichte der Stadt Nürnberg 71, 1984, ISSN 0083-5579, p. 23 sj.
  • Helmut Baier (eldoninto): 600 Jahre Ostchor St. Sebald – Nürnberg. 1379–1979. Schmidt, Neustadt a. d. Aisch 1979, ISBN 3-87707-021-3.
  • Friedrich Wilhelm Hoffmann: Die Sebalduskirche in Nürnberg. Ihre Baugeschichte und ihre Kunstdenkmale. Überarbeitet und ergänzt von Theodor Hampe. Gerlach & Wiedling, Vieno 1912
  • Daniela Crescenzio: Italienische Spaziergänge in Nürnberg – Band I: Nürnberg, Venedig des Nordens, 1-a eldono 2011, Verlag IT-INERARIO, Unterhaching, ISBN 978-3-9813046-3-3

Eksteraj ligiloj redakti