Vendelino de Treviro

katolika sanktulo
(Alidirektita el Sankta Vendelo)

Sankta Vendelino - latine Wendelinus, germane Wendelin, foje ankaŭ laŭ ekzemplo de la hungara traduko Vendel esperantigata Sankta Vendelo - estis ermito, abato, patrono de ŝafistoj naskiĝanta supozeble en 554, mortinta supozeble en 617.

Sankta
Vendelino de Treviro
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 554
en Irlando
Morto ĉ. 617
en Tholey Abbey
Profesio
Okupo ermito • farmworker • religiulo • pastro vd
Laborkampo kristanismo vd
Aktiva en Skotlando vd
Sanktulo
Festotago 20-a de oktobro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Skulptaĵo pri Sankta Vendelino

Vivo redakti

La plej fruaj biografioj aperis pri Vendelino depost 1417. Laŭ tio li estis skota princo, kiu kaŝe forlasis la kortegon kaj pilgrimadis al Romo. Dum la hejmenveno li haltis ĉe dometo, kie li komencis almozpetadi. Alvenis bienulo, kiu riproĉis lin pro la neniofaro. Vendelo iĝis paŝtisto. Baldaŭe laŭ miraklo la bienulo permesis al Vendelino tiel vivi, kiel ermito. Tiu sanktema konduto disfamiĝis kaj kamparanoj alvenis kun malsanaj dombestoj, kiujn Vendelino benis. Fine li iĝis abato kaj konsekrita pastro.

Post lia morto oni konstruis kapelon super la ĉerko, baldaŭe ĉirkaŭ la kapelo estiĝis la urbeto Sankt Wendel. Memortago de Vendelino estas la 20-a de oktobro. Li estas populara precipe en Germanlingvio, do ĉe germanoj, aŭstroj kaj svislandanoj.

Preĝejoj omaĝe al Sankta Vendelino redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio