Preĝejo Sankta Vilibrordo

(Alidirektita el Sankta Vilibrordokirko)

La preĝejo Sankta Vilibrordo estas 19-a jarcenta kirko en Sappemeer.

Preĝejo Sankta Vilibrordo
kristana preĝejo [+]

LandoNederlando

SituoSappemeer
- koordinatoj53° 9′ 48″ N, 6° 46′ 58″ O (mapo)53.163336.78278Koordinatoj: 53° 9′ 48″ N, 6° 46′ 58″ O (mapo)
Poŝtkodo9611AL [+]

Preĝejo Sankta Vilibrordo (Nederlando)
Preĝejo Sankta Vilibrordo (Nederlando)
DEC
Preĝejo Sankta Vilibrordo
Preĝejo Sankta Vilibrordo
Map
Preĝejo Sankta Vilibrordo

Vikimedia Komunejo:  Sint-Willibrorduskerk (Sappemeer) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Preĝejo Sankta Vilibrordo en Sappemeer

Historio kaj fono redakti

La romkatolikoj en Hoogezand kaj Sappemeer vizitis la kirkon ekde la komenco de la jaro 1700 en Kleinemeer. En 1855 la stacio formale fariĝis paroĥo, dediĉita al Vilibrordo. Ĉar la kirko fariĝis tro malgranda, en 1865 oni aĉetis terenon je la Hoofddiep (nun Noorderstraat) en Sappemeer. Arkitekto Pierre Cuypers estis petata formplani konstruaĵon. Li faris la unuan planon en 1866, sed pro peto de la paroĥestraro devis dufoje adapti ĝin al pli ŝparema kaj malgranda efektivigo.

La plano de 1871 estis akceptita kaj en 1872-1873 oni konstruis la kirkon. La unua plano de Cuypers finfine estis uzata por la Sankta Vitokirko en Blauwhuis Frislando. Inspektisto dum la konstruado estis Nicolaas Molenaar. La kirko estas tielnomata halokirko en novgotika stilo.

Dum forta novembroŝtormo de la 13-a de novembro 1972 la turpinto renversiĝis, pro tio ankaŭ la tuborgeno en la kirko estis detruita. La nova pinto estis, komence de aŭgusto 1973, remetita sur la turo. En 1976 la konstruaĵo estis akceptita kiel regna monumento. De 1994 ĝis 2012 la kirko estis restaŭrita kaj inter aliaj la murpentraĵoj kaj lignoskuptaĵoj riparitaj.

  • Koordinatoj: (53° 9′ 49″ N; 6° 46′ 58″ E Mapo)