Sanktaj Justa kaj Rufina

Justa kaj Rufina estis du fratinoj naskiĝintaj en Sevilo en la jaroj 268 kaj 270, kaj ambaŭ forpasis en 287, kultataj kiel sanktulinoj de la Katolika eklezio kaj la Ortodoksa eklezio. Ilia memortago estas celebrata en Sevilo la 17an de julio (laŭ la mezepoka hispana tradicio) kaj en aliaj lokoj de Hispanio la 19an de julio.

Laŭ la legendo Justa kaj Rufina estis fratinoj, naskiĝintaj en Hispalis sub la regado de la Romia imperio; Justa en 268 kaj Rufina en 270, el humila familio de kaŝitaj kristanoj dediĉintaj sin al la ceramikarto. La du fratinoj kontraŭis dni almozpeton por festado de la diino Venuso kaj eĉ rompis la bildon kio ĝenis la venusadorantojn.

La prefekto de Sevilo, Diogeniano, ordonis enkarcerigi ilin, instigante ilin forlasi siajn kristanajn kredojn por ne esti mortigataj. La sanktulinoj neis malgraŭ la minacoj. Ili suferis ĉe torturbenko kaj poste estis torturataj per feraj hokoj. Ili postvivis kaj suferis pliajn punojn por malakcepti kristanismon ĝis ili estis denove enkarcerigitaj ĝis morto. Unue mortis Justa, ŝia korpor estis forĵetita en puton. Rufina ne malakceptis kristanismon post tio kaj estis sendita al amfiteatro kie leono devus ĝin mortigi sed alproksimiĝis kaj reagis kiel dorlotbesto. La prefekto ne plu eltenis kaj ordonis la senkapigon kaj poste forbruligon de ŝia korpo. La episkopo rekuperis ambaŭ korpojn kaj enterigis en 287.

Pro tia ago, ili estis kanonizitaj kaj nomumitaj patroninoj de Sevilo, kaj de la ceramikistoj. Ankaŭ ili estas kultatatj en aliaj lokoj kiaj Orihuela, kie la legendo diras ke ili aperis stelformaj sur la monteto de Orihuela post la kristana konkero disde la muzulmanoj. Ankaŭ ili estas patroninoj de Payo de Ojeda en Palencio, de Huete (Kvenko) kaj de Maluenda, en la provinco Zaragozo.