Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: San Nazario

Sankta Nazario estas unu el eventuale du kristanaj sanktuloj:

Sankta
Nazario de Milano
Persona informo
Naskiĝo 1-a jarcento
en Romo
Morto 1-a jarcento
en Milano
Mortis per senkapigo vd
Familio
Patrino Perpetua vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
  1. Sankta Nazario aŭ Nazario de Milano, kiu vivis en la 1-a jarcento, estis naskita en Romo kaj mortis ĉe Milano, estas honorata de la katolika kaj ortodoksa eklezioj kiel sanktulo kaj martiro. Li martiriĝis kune kun sia disĉiplo Celso. Laŭ legendo Sankta Ambrozio trovis lian korpon en 395, sendifekta escepte de fortranĉo de la kapo, kun sango ankoraŭ flua. La katolika eklezio memoras lin je la 28-a de julio, la ortodoksa je la 14-a de oktobro.
  1. Necertas informoj ke ekzistis dua Nazario, kiu mortis ĉirkaŭ 303 kaj kiu estis honorata de la katolika eklezio kiel sanktulo ĝis 1969, je la 12-a de junio, kune kun tri aliaj martiroj (Basilides, Cyrinus kaj Nabor). En 1969 la eklezio ĉesigis la honoradon, ĉar nenio preciza estis sciata pri la martireco. Tio saĝas, aparte ĉar la rakontoj pri la supozataj du Nazarioj ofte miksiĝas, kaj la tri aliaj martiroj ankaŭ menciiĝas lige al la unua sanktulo (ekzemple en la koncerna germanlingva artikolo), tiel ke eble eĉ ne temas pri du personoj.