Sanktajakoba Palaco

reĝa palaco de Britio ĉe Londono, Anglio

La Sanktajakoba Palaco, en angla St James's Palace, estas la plej antikva reĝa palaco en Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi havigas la nomon al la "Court of St James's" (Sanktajakoba Kortego), kiu estas la kortego de la monarko kaj estas en la City of Westminster en Londono, Britio (norde de la Sanktajakoba Parko). Kvankam ĝi ne plu estas la ĉefa loĝejo de la brita monarko, ĝi estas la ceremonia kunvenejo por la "Accession Council" (sukceda Konsilantaro), la oficejo de la Marshal of the Diplomatic Corps (brita diplomatestro), kaj la Londona sidejo de kelkaj minoraj membroj de la brita reĝa familio.

Sanktajakoba Palaco
St. James’s Palace
palaco
Bazaj datoj
Konstrustilo Brikogotiko vd
Estiĝo 1536
Malfermo 1536
Adreso
Lando Britio
Situo Londono
Situanta sur Pall Mall
Situo
Geografia situo 51° 30′ 17″ N, 0° 8′ 16″ U (mapo)51.504722222222-0.13777777777779Koordinatoj: 51° 30′ 17″ N, 0° 8′ 16″ U (mapo)
Sanktajakoba Palaco (Granda Londono)
Sanktajakoba Palaco (Granda Londono)
DEC
Sanktajakoba Palaco
Sanktajakoba Palaco
Situo de Sanktajakoba Palaco
Map
Sanktajakoba Palaco
Posedata de Henriko la 8-a vd
Retejo https://www.royal.uk/royal-residences-st-jamess-palace
vdr
La Sanktajakoba Palaco, en angla St James's Palace.

Konstruita je ordono de Henriko la 8-a en la 1530-aj jaroj sur la loko de kontraŭlepra hospitalo dediĉita al Jakobo la pli juna, la palaco estis duaranga post la Palaco Whitehall dum la regado de plej el la monarkoj de la dinastioj de Tudoroj kaj Stuartoj. La palaco pliiĝis grave dum la regado de la komenco de la Georga monarkio, sed ĝi estis superita de la Palaco Buckingham fine de la 18-a kaj komence de la 19-a jarcentoj. Post jardekoj de uzado pli kaj pli por nur formalaj okazoj, la translokigo estis formaligita de la reĝino Viktorio en 1837. Nuntempe la palaco estas hejmo de nombraj oficialaj oficejoj, societoj kaj kolektoj, kaj ĉiuj ambasadoroj kaj altaj komisionanoj (ambasadoroj de la Komunumo de Nacioj) en Unuiĝinta Reĝlando estas ankoraŭ ricevitaj en la kortego Court of St James's. La Reĝa Kapelo de la palaco estas ankoraŭ uzata por funkcioj de la brita reĝa familio.

Konstruita ĉefe el 1531 ĝis 1536 el ruĝa briko, la palaca arkitekturo estas principe de Tudora stilo. Incendio en 1809 detruis partojn de la strukturo, inklude la privatajn apartamentojn de la monarko, kiuj neniam estis anstataŭitaj. Kelkaj internoj de la 17-a jarcento survivas, sed plej el ili estis remodelitaj en la 19-a jarcento.