Sansistemosanzorgado estas diazgnozado, traktado, flegado, kaj preventado de malsanoj, vundoj, kaj aliaj fizikaj kaj mensaj malkapabloj ĉe homaj estaĵoj. Sanzorgado estas farita de profesiuloj en flegado, dentokuracado, akuŝscienco, medicino, optometriko, farmacio, psikologio kaj de aliaj sanprofesioj. Ĝi referencas al la laboro farita por havigi primaran prizorgon, duarangan zorgon, kaj triarangan prizorgon, same kiel por publika sano.

Novjorka Presbiteria Hospitalo, blanka konstruaĵaro centre, unu el plej aktivaj en la mondo.

La aliro al sanzorgado varias inter landoj, komunumoj kaj unuopuloj, plejparte influitaj de sociaj kaj ekonomiaj kondiĉoj kaj ankaŭ pri sanpolitikoj. Landoj kaj jurisdikcioj havas malsamajn politikojn kaj planojn rilate al la personaj kaj loĝantara-bazitaj sanceloj ene de siaj socioj. Sansistemoj estas organizaĵoj establitaj por renkonti la sanajn bezonojn de celitaj populacioj. Iliaj enaj agordoj varias inter naciaj kaj subnaciaj entoj. En iuj landoj kaj jurisdikcioj, sanzorgo-planado estas distribuitaj inter merkatpartoprenantoj, dum en aliaj, planado okazas pli centre inter registaroj aŭ aliaj kunordigaj korpoj. En ĉiuj kazoj, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano(MOS), bone-funkcianta sansistemo postulas fortikan financan mekanismon; bone trejnita kaj taŭge pagita laboristaro; fidinda informo sur kiu bazi decidojn kaj politikojn; kaj bone konservitaj sanprovizejoj kaj loĝistiko por liveri kvalitajn kuracilojn kaj teknologiojn.

Sanzorgado estas ofte konsiderata gravan faktoron en la antaŭenigo de ĝenerala fizika kaj mensa sano kaj bonstato de homoj ĉirkaŭ la mondo. Ekzemplo de tio ĉi estis la tutmonda erradiko de variolo en 1980, deklarita de la MOS kiel la unua malsano en homa historio tute forigita per intence sanaj intervenoj.

Vidu ankaŭ redakti