Sanskrito

antikva hinda lingvo
(Alidirektita el Sanskrita)

Sanskrito (sanskrite संस्कृतम् IAST: saṃskṛtam [sə̃skr̩t̪əm], origine saṃskṛtā vāk, "rafinita parolmaniero") estas eble la plej antikva hindeŭropa lingvo ankoraŭ aktive uzata; ĝi apartenas al la hindarjaj lingvoj en la hindirana lingvogrupo de la hindeŭropa lingvofamilio. Iam oni kredis Sanskriton la plej praa el ĉiuj hindeŭropaj lingvoj, sed poste oni trovis ke la hitita, ankaŭ hindeŭropa, estas eĉ pli aĝa. Sanskrito (Samskrta), kiu signifas "pura" aŭ "gramatike ĝusta" lingvo, estas sankta lingvo de pli ol 1 miliardo da homoj (precipe hinduoj kaj mahajanaj budhistoj; aliflanke la kanonaj tekstoj de la teravada budhismo, de la ĝajnismo kaj de la sikismo estas verkitaj en pli junaj lingvoj). Oni taksis, ke hodiaŭ ĝis du milionoj da homoj ĝin parolas kiel duan lingvon, kaj nuntempe oni skribas novan sanskritan literaturon.

Sanskrito
Sanskrite: संस्कृतम्
antikva lingvo • makrolingvo • lingvo
Old Indo-Aryan
Parolata en Barato
Parolantoj 2 212
Denaskaj parolantoj 14 135 (en 2001)
Fremdlingvo / dua lingvo por 190 000 (en 1961)
Skribo Nagario
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Barato
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sa
  ISO 639-2 san
  ISO 639-3 san
  Glottolog sans1269
Angla nomo Sanskrit
Franca nomo sanskrit
vdr
La vorto sanskrito en sanskrito.
La vorto „Sanskrito“ en Nominativo Singulara en skribsistemo Devanagari.

Ĝi estas la precipa liturgia lingvo de Hinduismo, filozofa lingvo por Budhismo, Hinduismo kaj Ĝajnismo, kaj literatura lingvo kiu estis en uzo kiel Lingvafrankao en la Hindia kulturzono. Ĝi estas standardigita dialekto de la malnova hindarja lingvo, origininta kiel Veda Sanskrito kaj markante sian lingvan praularon malantaŭen ĝis la pra-hindirana kaj la pra-hindeŭropa.[1] Nuntempe ĝi estis listita kiel unu el la 22 oficiale agnoskitaj naciaj lingvoj de Barato[2], fakte la malplej parolata inter tiuj totale en la lando, kaj estas dua oficiala lingvo de la subŝtato Utarakando.[3] Sanskrito tenas elstaran lokon en Hindeŭropaj studoj.[4]

La korpuso de la Sanskrita literaturo enhavas riĉan tradicion de poezio kaj de teatro same kiel de scienca, teknika, filozofia kaj religiaj tekstoj. Sanskrito plue estas amplekse uzata kiel ceremonia lingvo en hinduismaj religiaj ritaroj kaj Budhismaj praktikoj en la formo de himnoj kaj kantoj. Parolata Sanskrito estis revivigita en kelkaj vilaĝoj kun tradiciaj institucioj, kaj estas klopodoj plibonigi ties popularigon.

Historio redakti

Multaj lingvistoj nuntempe preferas distingi inter la veda lingvo kaj Sanskrito, kiel du apartaj variaĵoj de la prahinda.

Proksimume en la 15a jarcento a.K., la hindeŭropa popolo, kiu parolis la vedan, eniris la hindian subkontinenton. Poste la vedlingvaj kleruloj skribis la Vedojn (Rig-Veda, Sama-Veda, Jaĝur-Veda, Atharva-Veda). (La Avesto, sankta libro de la zoroastranoj, estas skribita en la prapersa lingvo, parenca al la prahinda.)

La sanskrito propradirite komenciĝis per la brahmana-literaturo, inkluzive la Upaniŝadojn.

Post la 5a jarcento a.K., aŭ jam antaŭe, Sanskriton anstataŭis la mezhindaj lingvoj, la prakritoj (naturaj aŭ popolaj lingvoj). La Budho, ekzemple, parolis prakrite (pri la budhisma tekstprakrito, vidu Palio). Sed ankaŭ en la dua kaj klasika sanskrita periodo, skribiĝis multaj sekularaj verkoj en Sanskrito, kaj la religiaj verkoj de la vedanto, la sanĥjo, la jogo, la budhismo (precipe mahajano).

Ekde la 18-a jarcento, oni kutime skribas Sanskriton per la silabaro Devanagari. Antaŭe, oni uzis la lokan skribmanieron.

Sanskrito kaj prakritoj evoluis al la novhindaj, aŭ novaj hindarjaj, lingvoj hindia, urduo, bengala, guĝarata, panĝaba, marata, nepala; sudan grupon formas la sinhala lingvo de Srilanko kaj la maldiva. La sola hindarja lingvo, kiun oni uzas preskaŭ nur ekster Hindio, estas la cigana lingvo.

Veda lingvo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Veda Sanskrito.
 
Rigveda manuskripto en Nagario, komenco de la 19a jarcento.

Veda Sanskrito estas hindarja pralingvo. Ĝi estas la parolata praulo de liturgia Sanskrito, kaj frua descendanto de pra-hindarja. Ĝi estas proksime rilata al Avesta, nome la plej aĝa konservita Irana lingvo. Veda Sanskrito estas la plej aĝa atestita lingvo de la Hindirana branĉo de la Hindeŭropa familio.

Veda Sanskrito estas la lingvo de Vedoj, nome tekstoj kompilitaj ĉirkaŭ la periodo de komenca la meza 2a al meza 1a jarmilo a.K. Ili estis parole konservitaj kiel parto de la tradicio Śrauta de Veda recitado, antaŭa al la alveno de alfabeta skribado en Hindio dum kelkaj jarcentoj. Pro manko de kaj epigrafia pruvaro kaj de nerompita manuskripta tradicio, la Veda Sanskrito estas unu el lingvoj kiuj ne povas esti tradukitaj akurate en tiu epoko. Speciale la plaj aĝa epoko de la lingvo, nome la Rigveda Sanskrito, nome la lingvo de la himnoj de Rigvedo, estas konservita nur en formo redaktita kelkajn jarcentojn post la kompono de la tekstoj. Rekuperado de ties origina formo estas celo de lingva rekonstruado.[5]

El ĉirkaŭ 4a jarcento a.K., en la klasika periodo de Ferepoka Antikva Hindio, Veda Sanskrito lasis la vojon al la Klasika Sanskrito kiel difinita de la gramatiko de Panini.

Arkaika Sanskrito redakti

Arkaikeco de Sanskrito, precize en la konsonanta sistemo, konstateblas kiam oni komparas ĝin kun aliaj antikvaj lingvoj, kiel latino, greka, kaj eĉ kun modernaj lingvoj kiuj retenas grandan nombron de arkaismoj, kiel la litova. Kvankam ĉiuj tiuj lingvoj suferis konsiderindajn fonetikajn kaj gramatikajn ŝanĝojn kiuj apartigis ĝian strukturon disde tiu de la klasika prahindeŭropa, ili retenas kelkajn rimarkindajn similaĵojn. J. P. Mallory uzas litovlingvan proverbon (skribita en sanskrito, en litova kaj en latino) por montri la grandan similecon:

Sanskrito: «Devas adadāt datás, Devas dat dhānās».
Litova: «Dievas davė dantis, Dievas duos duonos».
Latina: «Deus dedit dentes, Deus dabit panem».[6]
Latinida lingvo: hispana: «Dios dio dientes, Dios dará pan».
Esperanto:«Dio donis dentojn, Dio donos panon».

Komuna deveno redakti

Jam William Jones argumentis pri la komuna deventrunko de la tri lingvoj sanskrito, greka lingvo kaj latino jene:

 
 La sanskrita lingvo, kiom ajn antikva ĝi estas, havas mirindan strukturon; ĝi estas pli perfekta ol la greka lingvo, pli abunde riĉa ol la latina lingvo, kaj pli delikata ol ili ambaŭ. Tamen, ĝi havas tiom grandan proksimecon kun tiuj du aliaj lingvoj, proksimecon videblan pro la verbaj radikoj kaj pro la gramatikaj formoj, ke tiu parenceco tute ne povas esti konsiderata kiel hazarda fenomeno; tiom forta, verdire, ke neniu filologo povus pristudi tiujn tri lingvojn, sen opinii ke ili elmerĝiĝis el iu komuna fonto, kiu, eble, ne plu ekzistas. Estas ankaŭ similaj kialoj, kvankam ne tiom fortaj, por supozi ke same la gotika, kaj la kelta lingvo, malgraŭ miksado kun malsama idiomo, havas la saman devenon kiel la sanskrita, kaj ankaŭ la pra-persa (avesta lingvo) povas aldoniĝi al tiu sama familio.[7] 

Klasigo redakti

Sanskrito, same kiel la aliaj hindarjaj lingvoj, estas tre proksime parenca de la iranaj lingvoj, pro kio oni parolas pri la branĉo de lingvoj jen hindiranaj jen hindarjaj. La veda sanskrito estas speciale parenca de la Avesta lingvo de la religio zoroastrismo, tiel ke, kun helpo de malmultaj fonetikaj reguloj, oni povas fidele konverti tekston de unu lingvo al alia,[8] kio estas pruvebla per jena ekzemplo ("Tiu povega diaĵo; forta, inter la vivantuloj la plej forta; Mitra, mi honoras per ofer-verŝaĵoj"):[9][10]

Avesta tәm amanvantәm yazatәm sūrәm dāmōhu sәvištәm miθrәm yazāi zaoθrābyō
Veda tám ámanvantam yajatám śū́ram dhā́masu śáviṣṭham mitrám yajāi hótrābhyaḥ
Prahindirana *tám ámanvantam yaǰatám *ćū́ram dhā́masu ćávištham *mitrám yǎǰāi jháutrābhyas

La sanskrito estas ankaŭ proksime parenca de la baltslavaj lingvoj, kaj eĉ de lingvoj satem, kiel rusa kaj litova en aspektoj de la substantiva fleksio, pronomoj, adverboj ktp. Estas granda kvanto de vortotrezoro nekunhavata kun aliaj hindeŭropaj subfamilioj.[11]

Sanskrito estas konsiderata en kelkaj aspektoj kiel konservema lingvo kiu respegulas precize kelkajn trajtojn de la plej ĵusa prahindeŭropa linvaro, kaj antaŭaĵo de la modernaj hindarjaj lingvoj de Barato. Aliaj hindarjaj lingvoj kronologie postaj al sanskrito estas la prakritak lingvoj, en unu de kies formoj oni redaktis la budhisman kanonon (Tipitaka, Tripitaka aŭ Kanono Pali), sekvite de la apabhraṃśa, 'koruptaĵoj', kaj en la lasta generacio la nuntempaj lingvoj.[12]

Dum multe da tempo oni konsideris, ke sanskrito estas la origino de tiuj lingvoj. Sed la aktuala pruvaro sugestas, ke sanskrito ne estas la rekta antaŭulo aŭ «patra lingvo» de la modernaj hindarjaj lingvoj, sed male ĝi estas paralela branĉo (speco de «onkla lingvo» de la pli modernaj lingvo, se tiel diri). La plimulto de la modernaj lingvoj deriviĝus iel de iu formo de loka prakrito. Simile okazas kun la latinidaj lingvoj, kiuj fakte ne originiĝis precize el la klasika latino de Cicero kaj Julio Cezaro.[13]

Geografia distribuado redakti

 
Influo de sanskrito inter 300 kaj 1800.

La historia gravo de sanskrito videblas tre amplekse en multaj regionoj de Azio, escepte eble en Siberio kaj plej okcidenta Azio. Surskribaĵoj kaj literatura pruvaro sugestas, ke en la unua jarmilo la sanskrito jam estis adoptita en sudorienta kaj centra Azio.[14][15][16]

Oni trovis gravajn kolektojn de sanskritaj manuskriptoj kaj surskribaĵoj en Ĉinio kaj Tibeto[17][18] Birmo,[19] Indonezio,[20] Kamboĝo,[21] Laoso,[22] Vjetnamo,[23] Tajlando,[24] kaj Malajzio.[22] Krome oni malkovris sanskritajn manuskriptojn kaj surskribaĵojn, eĉ de tre antikvaj tekstoj, en dezertoj kaj montaraj regionoj de Nepalo,[25][26] (la plej antikva survivanta sanskrita surskribaĵo en la valo de Katmanduo estis datita de la jaro 464[26]) Tibeto,[18][27] Afganio,[28][29] Mongolio,[30] Uzbekio,[31] Turkmenio, Taĝikio[31] kaj Kazaĥio,[32] same kiel en Koreio kaj Japanio.[33][34][35]

Gramatiko redakti

Sanskritaj nomoj (ne nur substantivoj sed ankaŭ adjektivoj) havas tri nombrojnsingularo, dualo, pluralo. Ili havas ok kazojn – nominativo, akuzativo, instrumentalo, dativo, ablativo, genitivo, lokativo, vokativo. Estas tri genroj – vira, ina, neŭtra.

En la verba sistemo troviĝas tri voĉojaktiva voĉo, meza voĉo, pasiva voĉo.

Vortordo estas sufiĉe libera. Kunmetitaj vortoj ofte troviĝas en sanskritaj tekstoj, precipe en pli malfruaj tekstoj.

Skribmaniero redakti

 
Sanskrita teksto verkita en variaj alfabetoj: «Ŝivo benu tiujn kiuj havas plezuron en la lingvo de la dioj» (Kālidāsa).

Sanskrito kaj ĝiaj antaŭaj formoj ne disvolviĝis per skribsistemo. Antaŭ la alveno de arjoj, ekzistis la skribmaniero en la urba civilizacio de la valo de Induso, sed la enrompo fare de arjoj okazigis ĝian malaperon. Ne estis formo de skribsistemo dum la disvolvigo de la veda literaturo en la veda periodo. Eĉ post la enkonduko de la skribado, dum jarcentoj la verkoj plue estis transmititaj parole.[36] La manuskriptoj de Rigvedo, komponita antaŭ la jaro 1000 a.n.e., ne aperis ĝis la jaro 1000 n.e. Kvanjam tiel startis la disvastigo de skribitaj verkoj, la parola trasmitado plue hegemoniis ĝis antaŭ nelonge.[37]

Oni ne scias kiam disvolviĝis la skribmaniero en Barato aŭ kiam oni reenkondukis, sed la unuaj kronikoj estas de la 3-a jarcento a.n.e. Ekde tiu periodo oni trovis surskribaĵojn de la imperiestro Aŝoko en la skribmaniero Brāhmī, ĝenerale ne en Sanskrito, sed en la prakritoj de ĉiu regiono. Oni pruvis, ke Brahmi estis bazita en la semida skribmaniero, sed adaptita al la hindia fonologio.[36]

Brahmi estas abugida skribmaniero en kiu ĉiu konsonanta karaktro havas ankaŭ vokalan elementon, tio estas, la karaktro estas laŭvorte kun sonanto. La granda plimulto de la skribsistemoj de Barato, sudorienta Azio kaj apudaj aliaj lokoj deriviĝas de la Brahmi, kaj en ĉiu regiono tiuj skribmanieroj oni uzas ilin por skribi en Sanskrito, kaj en Bengalo kaj en Tajlando.

De la fino de la 18-a jarcento, Sanskrito estas transskribita uzante la latinan alfabeton. La plej uzita sistemo nuntempe estas IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo), kiu estas la akademia normo ekde 1888, kaj el kiu la vortoj estas esperantigitaj.[36][38]

Sanskrita literaturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sanskrita literaturo.
 
La 11-a jarcenta sanskrita manuskripto de la Devi Māhātmya sur palmfolio, BiharoNepalo.

La plej fruaj verkoj de Hindia literaturo estis parole transmitita. Sanskrita literaturo ekis per la parola literaturo de Rigvedo nome kolekto de sanktaj himnoj datitaj el la periodo de 1500–1200 a.K. La sanskritaj eposoj Ramajano kaj Mahabharata aperis ĉirkaŭ la fino de la unua jarmilo a.K. Klasika sanskrita literaturo disvolviĝis rapide dum la unuaj kelkaj jarcentoj de la unua jarmilo a.K.[39]

Pro ties etenda uzado en religia literaturo, ĉefe en Hinduismo, kaj la fakto ke plej modernaj barataj lingvoj estis rekte derivitaj el aŭ forte influitaj de Sanskrito, ties lingvo kaj literaturo estas de granda gravo por la kulturo de Barato simile al tiu de Latino por la kulturo de Eŭropo. Iome el la Sanskrita literaturo kiel la Joga-Sutroj de Patanĝali kaj la Upaniŝadoj estis tradukitaj en araban kaj en persan,[40] ĉefe pro la agado de la imperiestro Akbar. Ankaŭ la Panĉatantra estis tradukita en persan.[41]

Esperantigo de vortoj el sanskrita fonto redakti

Laŭ tiu menciita sistemo nome IAST (Internacia Alfabeto de Sanskrita Transliterigo) la sanskritaj vortoj estas esperantigitaj.

Aspiraciaj plozivoj redakti

Aspiraciaj plozivoj (mahāprāṇa sparśa), en la originala skribsistemo de Sanskrito, nagario, havas siajn proprajn simbolojn:

k → क, kh → ख; d → द, dh → ध; t → त, th → थ.

Ĉar per IAST la aspiraciaj plozivoj estas transliterigitaj per aldono de -h kiel surogato, same kiel en Esperanto la ĉapelitaj literoj estas kelkfoje transliterigitaj per aldono de -x-h, ofte okazas, ke vortoj el Sanskrito iĝas erare transliterigitaj en Esperanton. Ekzemploj de tiuj okazoj estas bodhisattvo, dharmo, sangho, Bhagavadgitao, Theravado, Bharato; kiuj respektive estas bodhisattvabodisatvo, dharmadarmo, saṃghasangao (aŭ samgo), Bhagavad-gītāBagavadgito, TheravādaTeravado kaj BhāratBarato.

Okazas la sama kun kelkaj digrafoj de Latino, por vortoj de greka fonto: Thermometrum → termometro, sed ne „thermometro“, ĉar la digrafo th reprezentas apartan sonon [tʱ], ne kombinon de konsonantoj [t] kaj [h].

Homofonaj konsonantoj redakti

Ĉar la sonoj [ɕ] kaj [ʂ] estas homofonoj en Esperanto, vortoj en Sanskrito skribitaj per ś kaj ṣ estas transliterigitaj per ŝ: ŚivaŜivo (aŭ Ŝivao), ViṣnuViŝnuo, KṛṣṇaKriŝno.

Ĉar konsonantaj paroj d [d̪], ḍ [ɖ] kaj t [t̪], ṭ [ʈ] estas homofonoj en Esperanto, ili iĝas d kaj t respektive: TripiṭakaTripitako.

Ĉar sonoj [n], [ɳ] kaj [ŋ] kaj n estas homofonoj en Esperanto, n, ṇ kaj ṅ iĝas n: NirvāṇaNirvano.

Ceteraj konsonantoj redakti

Simbolo ṃ reprezentas nazsonon [ ̃], do ĝi ofte iĝas transliterigita per n kaj kelkfoje per m: Saṃgha → sangao aŭ samgo, Saṃskṛtam → Sanskrito.

Simbolo ñ [ɲ] iĝas kombino nj: prajñāpraĝnjo, same kiel ĉe la esperantigo de vortoj el hispana fonto. La kombino ñj, tamen, iĝas transliterita , ne njĝ: MañjuśrīManĝuŝrio.

Simbolo v [ʋ] estas transliterita v: SarasvatīSarasvatio.

Simbolo j [d͡ʑ] estas transliterita ĝ kaj simbolo y [j] estas j: JātakaĜatakoj, yogajogo.

Duoblaj konsonantoj redakti

Duoblaj konsonantoj estas transliteritaj per nur unu, kiam eblas: ŚuddhodanaŜudodano, SiddhārthaSidarto.

Vokaloj redakti

Longaj vokaloj transliteriĝas kiel simplaj vokaloj (ā → a), escepte औ (au) → aŭ, kaj ऐ (ai) → aj.

La vokalo ṛ estas transliterita ri: KṛṣṇaKriŝno, ṚgvedaRigvedo.

Vortoj kun fino ĉe o, a aŭ ā, esperantigitaj finiĝas per o: GaṇeśaGaneŝo; Bhagavad-gītāBagavadgito.

Kiam jam ekzistas homofono, tamen, la vorto povas konservi la finan vokalon por diferenciĝi: BrahmāBrahmoBrahmao; StūpaStupoStupao.

Vortoj kun fino ĉe ceteraj vokaloj konservas tiun finan vokalon: LakṣmīLakŝmio; ViśnuViŝnuo.

Interkonsento redakti

Kiam okazas, ke jam ekzistas vorto kun la sama formo en Esperanto, la kutimo estas lasi la finan vokalon, se eblas.

Ekzemplo: StūpaStupoStupao; SaṃghaSangoSangao*.

Kiam ne ekzistas homofono por la esperantigita vorto, la unua formo estas preferata.

Ekzemplo: GaṇeśaGaneŝoGaneŝao; KarmaKarmoKarmao; DharmaDarmoDarmao.

Esceptoj redakti

Budho redakti

Ekzistas ĝenerala malkonsento pri la esperantigo de la vorto Buddha, por kiu ekzistas tri proponoj:

  1. Buddo: Proponita de Zamenhof por distingi ĝin el la jam ekzistanta budo, same kiel ĉe la duopo fino - finno.
  2. Budao: Nature aperinta, konservanta la finan vokalon -a el Buddha. La esperantigo funkcias laŭ la interkonsento: Buddha → Budo → Budao.
  3. Budho: Nature aperinta, el la miskompreno de la latiniga sistemo IAST, en kiu -h estas aldonita kiel surogato post konsonantoj por indiki, ke ili estas aspiraciaj. Se la sistemo IAST uzintus -x, anstataŭ, la vorto do estintus transskribita Budxo. En la originala vorto Buddha ne estas kombino el [d] kaj [h], sed digrafo por unuopa sono [d̪ʱ], tre malsama ol la prononco de la skribo „budho“, kiu fakte estas nur latinalfabeta surogato, kiel „masxino“ kompare kun „maŝino“. Tiu ĉi formo, tamen, disvastiĝis, radikiĝis dum jardekoj, aperas en PIV kaj uzas budhanaj asocioj. Nuntempe, ĝi estas la plej uzita el la tri proponoj, kaj la nura escepto pri la uzo de -h en esperantigo de vortoj el Sanskrita fonto.

Samgo redakti

La vorto saṃgha estus esperantigita sango → sangao, sed ĉar la fonta latinigo enhavas simbolon ṃ, kelkaj preferas la formon „samgo“, kiu aperas en PIV. En aliaj okazoj, oni ĉiam transliterigu simbolon ṃ kiel n, kiel en la okazo Saṃskṛtam → Sanskrito.

Sanskritdevenaj Esperantlingvaj vortoj redakti

Ĉefe rilate al hindiaj religioj : avataro, Barato, bodisatvo, Budho, darmo, jogo, jonio, lingamo, nirvano, palio, prakrito, ŝaktio

En popola kulturo redakti

En la romano Cien años de soledad (1967), de Gabriel García Márquez (1927-2014), Aureliano Babilonia lernas sanskriton por deĉifri la enhavon de la manuskriptoj per kiuj Melquíades profetis unu jarcenton de la historio de la tuta protagonista familio kaj de la vilaĝo Makondo.

En 1998 la kantistino Madonna registris diskon titolitan Ray of light, forte influita de hinduismo, kabalo kaj aliaj similaj doktrinoj. Unu de la pecoj de la disko titoliĝas Shanti/Ashtangi, kaj enhavas versojn de la Joga-taravali, same kiel originalaj versoj, kantitaj integre en Sanskrito.

La pecon «Duel of the fates», de la sonbendo de la unua trilogio de la sagao Star Wars (Star Wars Episode I: The Phantom Menace, Star Wars Episode II: Attack of the Clones kaj Star Wars Episode III: Revenge of the Sith), oni kantas en Sanskrito kaj ĝi estas bazita sur antikva kelta poemo nomita «Cad Goddeu» (‘La batalo de la arboj’).

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Burrow, T. (2001). The Sanskrit Language. Faber: Chicago p. v & ch. 1
  2. Indian Constitution Art.344(1) & Art.345. Web.archive.org (4a de Oktobro 2007). Arkivita el la originalo je 2007-10-04. Alirita 2012-04-05.
  3. Sanskrit is second official language in Uttarakhand. The Hindustan Times (19-a de januaro 2010). Arkivita el la originalo je 2015-02-21. Alirita 2012-04-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-02-21. Alirita 2015-07-10.
  4. Benware, Wilbur. (1974) The study of Indo-European vocalism in the 19th century : from the beginnings to Whitney and Scherer : a critical-historical account. Amsterdamo: Benjamins, p. 25–27. ISBN 978-90-272-0894-1.
  5. Restoring historical language of the vedas from attested vedic. Arkivita el la originalo je 2008-12-29. Alirita 2015-07-11.
  6. J. P. Mallory: In search of the indo-europeans: language, archaeology and myth, 1989.
  7. William Jones, Tria Parolado al la Azia Societo de Kolkato, 1786.
  8. Burrow, p. 4.
  9. Jackson, A V Williams. (1892) An Avestan Grammar, p. xxxii.
  10. Beckwith, Christopher. (2009) Empires of the Silk Road. Princeton, p. 368. ISBN 978- 0- 691- 13589- 2.
  11. Burrow, §1.4.
  12. Burrow, p. 2.
  13. Fortson, §13.42.
  14. Sheldon Pollock. (1996) Jan E. M. Houben: Ideology and Status of Sanskrit. BRILL Academic, p. 197–223 with footnotes. ISBN 978-90-04-10613-0.
  15. (2015) The Oxford Handbook of Chinese Linguistics. Oxford University Press, p. 6–19, 203–212, 236–245. ISBN 978-0-19-985633-6.
  16. Burrow 1973, pp. 63-66.
  17. Jinah Kim. (2013) Receptacle of the Sacred: Illustrated Manuscripts and the Buddhist Book Cult in South Asia. University of California Press, p. 8, 13–15, 49. ISBN 978-0-520-27386-3.
  18. 18,0 18,1 Pieter C. Verhagen. (1994) A History of Sanskrit Grammatical Literature in Tibet. BRILL, p. 159–160. ISBN 978-90-04-09839-8.
  19. Salomon 1998, pp. 154-155.
  20. Salomon 1998, pp. 158-159.
  21. Salomon 1998, pp. 155-157.
  22. 22,0 22,1 Salomon 1998, p. 158.
  23. Salomon 1998, p. 157.
  24. Salomon 1998, p. 155.
  25. William M. Johnston. (2013) Encyclopedia of Monasticism. Routledge. ISBN 978-1-136-78716-4.
  26. 26,0 26,1 (2009) Sugata Saurabha An Epic Poem from Nepal on the Life of the Buddha by Chittadhar Hridaya. Oxford University Press, p. 343–344. ISBN 978-0-19-988775-0.
  27. Salomon 1998, pp. 159-160.
  28. Patrick Olivelle. (2006) Between the Empires: Society in India 300 BCE to 400 CE. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-977507-1.
  29. Salomon 1998, pp. 152-153.
  30. Rewi Alley. (1957) Journey to Outer Mongolia: a diary with poems. Caxton Press, p. 27–28.
  31. 31,0 31,1 Salomon 1998, pp. 153–154.
  32. (2009) Kazakhstan: Religions and Society in the History of Central Eurasia. U. Allemandi, p. 65, 140. ISBN 978-88-42217-558.
  33. Bjarke Frellesvig. (2010) A History of the Japanese Language. Cambridge University Press, p. 164–165, 183. ISBN 978-1-139-48880-8.
  34. Donald S. Lopez Jr.. (2017) Hyecho's Journey: The World of Buddhism. University of Chicago Press, p. 16–22, 33–42. ISBN 978-0-226-51806-0.
  35. Salomon 1998, p. 160 with footnote 134.
  36. 36,0 36,1 36,2 Burrow, pp. 64-66.
  37. Jamison & Brereton, p. 18.
  38. Whitney, §1.
  39. Narayanrao, H.L. . “A Brief on Indian Literature and Languages”, Journal of Education and Practice 2 (3), p. 46. 
  40. P. 228 The Sufis of Britain: an exploration of Muslim identity
  41. P. 7 Panchatantra — Five Strategies: Collection of animal fables complied before ...

Literaturo redakti

En la angla redakti

  • Burrow, T. 'The Sanskrit Language', 2001‑a eldono, Motilal Banarsidass. ISBN 81-208-1767-2.
  • Thomas Egenes: Introduction to Sanskrit. 2 Bde. Motilal Banarsidass, Delhi 2000.
  • Fortson, Benjamin W. 'Indo-European Language and Culture', 2010‑a eldono, Wiley-Blackwell. ISBN 978-1-4051-8895-1.


En la germana redakti

  • Franz Bopp: Ausführliches Lehrgebäude der Sanskrita-Sprache. Berlin 1827 (Digitalisat).
  • Georg Bühler: Leitfaden für den Elementarkursus des Sanskrit. 2. Auflage. Wien 1927 (Nachdruck: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1988, ISBN 3-534-04102-X). Digitalisat
  • Jan Gonda: Kurze Elementar-Grammatik der Sanskrit-Sprache. Brill, Leiden 1941, 4. Aufl. 1963.
  • Berthold Delbrück: Altindische Syntax. Halle 1888 (Nachdruck: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1988, ISBN 3-534-04105-4).
  • Franz Kielhorn: Grammatik der Sanskrit-Sprache. Dümmler, Berlin 1888 (Sanskritweb PDF-Datei).
  • Manfred Mayrhofer: Sanskrit-Grammatik mit sprachvergleichenden Erläuterungen. Walter de Gruyter, Berlin 1978, ISBN 978-3-11-007177-1.
  • Wolfgang Morgenroth: Lehrbuch des Sanskrit. Grammatik, Lektionen, Glossar. Verlag Enzyklopädie, Leipzig 1973.
  • Pāṇini: Grammatik. Hg., übers. und mit Indices versehen von Otto von Böhtlingk. Haessel, Leipzig 1887.
  • Adolf Friedrich Stenzler: Elementarbuch der Sanskrit-Sprache. 7. Auflage 1902, 9. Auflage 1915 Grammatik (PDF; 5,3 MB), Lektüretexte und Wörterbuch (PDF; 4,4 MB).
  • Ulrich Stiehl: Sanskrit-Kompendium. Ein Lehr-, Übungs- und Nachschlagewerk. Devanagari-Ausgabe. Hüthig Jehle Rehm, Heidelberg 4. Auflage 2007, ISBN 978-3-87081-539-4.

En la hispana redakti

  • Gonda, Jan. Gramática elemental de la lengua sánscrita. México: El Colegio de México, 1982.
  • María Rivero, Francisco. Gramática elemental del Sánscrito Clásico. Madrid: Imprenta de Enrique Teodoro, 1881.
  • Pujol Riembau, Òscar. Diccionario Sánscrito-Español. Mitología, filosofía y yoga. Barcelona: Herder Editorial, 2019. ISBN 9788425428579.
  • Rodríguez Adrados, Francisco. Védico y Sánscrito Clásico (Gramática, textos anotados y vocabulario etimológico). Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 1953.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti