Santísima Trinidad del Paraná

La Jezuita Gvarania Misiejo Trinidad del Paraná estas la plej bone konservita kaj plej granda redukciono de Paragvajo. Ĝi situas sur monteto 28 km nordoriente de Encarnación, en la distrikto Trinidad en Departemento Itapúa; ĝi estas alirebla de la vojo VI.

Santísima Trinidad del Paraná
arkeologia lokoJezuitaj Gvaraniaj Misiejojruinokultura heredo [+]

Koordinatoj27° 7′ 55″ S, 55° 42′ 7″ U (mapo)-27.132-55.702Koordinatoj: 27° 7′ 55″ S, 55° 42′ 7″ U (mapo)
Areo0,12 km² (12 ha) [+]

Santísima Trinidad del Paraná (Paragvajo)
Santísima Trinidad del Paraná (Paragvajo)
DEC
Santísima Trinidad del Paraná
Santísima Trinidad del Paraná

Map
Santísima Trinidad del Paraná
Vikimedia Komunejo:  La Santísima Trinidad de Paraná [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Vido de gvatoturo de jezuita misiejo de Trinidad
Vido de gvatoturo de jezuita misiejo de Trinidad
Lando Paragvajo
Tipo Kultura
Kriterioj iv
Fonto 648
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Geografia situo 27° 7′ 55″ S, 55° 42′ 7″ U (mapo)-27.132-55.702Koordinatoj: 27° 7′ 55″ S, 55° 42′ 7″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 1993  (17-a sesio)
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Ĝi estis fondita en junio 1706, kaj en 1728 ĝi havis loĝantaron de 3 000 gvaraniaj indiĝenoj. Retrovita preskaŭ du jarcentojn poste, ĝi estis deklarita Monda heredaĵo fare de UNESKO en 1993.

Ĝi havas grandan placon, loko de kunveno de la vilaĝo kaj Jezuitan muzeon lokitan en la malnova sakristio kie oni povas vidi skulptaĵojn kaj maketon de la misiejo. Tiu redukciono havas la plej grandan konstruitan templon inter ĉiuj kiuj konsistigas la jezuitajn redukcionojn, kie elstaras la friso de anĝeloj muzikistoj kiuj ĝis la malkovro de muzikaj partituroj en Moxos (Bolivio) konsistigis la solan precedencon de muziko en la jezuitaj misiejoj. Tiu vilaĝo estas tiu kiu konservas en plej alta grado la strukturon de konforma vilaĝo.

Trinidad estas sub konstanta restaŭrado kaj plibonigo.

Arĥitekturaj ecoj redakti

La arĥitekto de la ĉefa preĝejo estis Juan Bautista Prímoli, kiu ankaŭ estis respondeca pri la dezajno de la tuta redukciono.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Misión jesuítica de Santísima Trinidad del Paraná en la hispana Vikipedio.