Santa Cruz (Kalifornio)


Santa Cruz (signifante en la hispana, "Sankta Kruco") estas urbo en la ŝtato Kalifornio de Usono. Dum la jaro 2004 ĝi havis 54.700 loĝantojn. La urbo situas en samnoma distrikto Santa Cruz kaj estas ties administra centro. La urba teritorio kovras 40,4 kvadratajn kilometrojn. Santa Cruz situas proksimume 100 kilometrojn sude de San-Francisko ĉe la norda rando de la golfeto de Monterey de la Pacifika Oceano.

Santa Cruz

emblemo

urbo de Usono • ĉarta urbo en Kalifornio • kantona sidejo

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 62 956  (2020) [+]
Loĝdenso 1 536 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 58′ N, 122° 2′ U (mapo)36.97205-122.026252Koordinatoj: 36° 58′ N, 122° 2′ U (mapo) [+]
Alto 36 m [+]
Areo 40,995694 km² ( 409 9.5 694 ha) [+]
Horzono UTC-08:00 [+]
Santa Cruz (Kalifornio)
Santa Cruz (Kalifornio)
DEC
Santa Cruz
Santa Cruz
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Santa Cruz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz, California [+]
vdr

Nordokcidente de la urbo troviĝas la teritorio de la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz, en pitoreska situo meze de granda pinarbaro.

Geografio redakti

Historio redakti

 
parto de la historia hispana misiejo en Santa Cruz

Origine la regiono de Santa Cruz estis loĝata fare de indianoj de la tribo Ohlone. Meze de la 18-a jarcento la hispanaj konkeristoj konstruigis kristanan misiejon, al kiu ili laŭ la kristana festotago "sankta kruco", dum kiu fondiĝis la misiejo (la 28-a de aŭgusto 1791), ricevis la hispanan nomon Santa Cruz.

La misiejo estis la dekdua de entute 21 kristanaj misiejoj en la hispana provinco Alta California ("Supra Kalifornio"). En ili vivis kaj laboris indianoj de la triboj Ohlone kaj poste ankaŭ Jokut, kiuj estis konvertitaj al la kristana kredo. Dum la jaro 1818 la misiejo estis dumtempe forlasita pro timo de pirata atako. Oni vokis hispanajn kamparanojn kaj soldatojn de la proksimeco, por la celo ke ili gardu kaj defendu la misiejon, sed anstataŭe ili mem prirabis kaj parte detruis ĝin. Dum la sekvaj jaroj tertremoj plue detruis la konstruaĵojn, kaj meze de la 19-a jarcento la misiejo estis definitive forlasita. La nomon "Santa Cruz" tamen transprenis la ĉirkaŭe ekestintaj kamparanaj setlejoj. La lokaj indianoj estis minacitaj kaj forpelitaj de la hispandevenaj setlistoj, multaj mortis pro el Eŭropo alportitaj malsanoj aŭ pro la fortegaj laboroj por la hispanaj koloniistaj setlistoj.

Meze de la 19-a jarcento la nombro de loĝantoj tre kreskis pro enmigrintoj el Skotlando, Italio, Ĉinio kaj Portugalio. La hispanaj setlistoj de la novaj enmigrintoj estis senposedigitaj kaj forpelitaj, post kiam Kalifornio iĝis ŝtato de Usono. Forta tertremo de la jaro 1989 detruis multajn konstruaĵojn aparte en la urbocentro. Tamen la pejzaĝe interesa marborda regiono daŭre estas preferata loĝloko, kaj la aĉetprezoj por privataj konstruaĵoj, sendepende de konjunkturaj tutlandaj kreskoj kaj malkreskoj de tiaj prezoj, daŭre kompare altaj.

Ekonomio redakti

Universitato redakti

La Universitato de Kalifornio en Santa Cruz, kiu situas en pitoreska areo meze de granda pinarbaro, nordokcidente de la urbo, estas la plej grava ekonomia faktoro kaj plej granda dunganto de la urbo. La universitato aparte konatas pro sia programo pri astrofiziko kaj marbiologio. Plue la universitato havas la renomon esti aparte liberala, kaj sekve aparte multaj studentoj de alternativaj vivoformoj troveblas tie. Kaj la prelegejoj, institutoj, manĝejoj kaj studentaj loĝejaroj troviĝas sur vasta areo de arbara parko kaj estas interligitaj per piediraj kaj biciklaj vojoj.

Industrio kaj komerco redakti

Tradiciaj industriaj entreprenoj pro la altaj kostoj plejparte translokiĝis al aliaj partoj de Usono aŭ al aliaj naciaj ŝtatoj. Lige al la alternativa vivstilo de multaj urbanoj kaj pro longa tradicio de ondorajdado ĉe la urbaj plaĝoj, pri kio entuziasmas ne nur multaj el la urbaj studentoj, en Santa Cruz ekestis konataj produktejoj de sportaj iloj, ekzemple la firmaoj O'Neill, kiu produktas ilon por breta velado, aŭ Osprey, kiu fabrikas dorsosakojn. Sed ankaŭ entreprenetoj, kiuj koncentriĝas pri alternativaj formoj de energiproduktado, ekzistas pli ol proporcie.

Krome multaj pli etaj teknologiaj firmaoj lige al la komputila industrio en la proksima Silicia Valo fiksis sian sidejon en la urbo. Konata ekzemplo estas la nuna firmao Fullpower de la multobla milionulo Philippe Kahn, antaŭa fondinto de la firmao Borland.

 
la amuzparko Boardwalk

Turismo redakti

En Santa Cruz, kiu havas la kromnomon surf city, urbo de ondorajdado, dum la jaro 1885 unuafoje en Kalifornio praktikiĝis la sporto de ondorajdado, veninta el Havajo. Ĝis la nuntempo multaj internaciaj konkursoj de ondorajdado kaj breta velado okazas en la Pacifika Oceano proksime de la urbaj plaĝoj.

La Santa Cruz Beach Boardwalk, la plej malnova amuzparko de Kalifornio, en kiu vidindas ekzemple la atrakcio Giant Dipper de 1924, situas ĉe plaĝa promenejo de la urbo kaj ĝis la nuntempo aldone altiras multajn turistojn.

La urbo havas jaĥtan havenon, kiu gastigas multajn sportajn velboatojn – ne ekzistas haveno por komercaj kargoŝipoj.

Eksteraj ligiloj redakti