Santa Cruz (Laguno)

Santa Cruz [kruz] - tagaloge Bayan ng Santa Cruz - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, kie ĝi estas provinca ĉefurbo de Laguno.

Larĝa foto pri trafiko en Santa Cruz
Larĝa foto pri trafiko en Santa Cruz
Santa Cruz
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4009
Demografio
Loĝantaro 123 574  (2020) [+]
Loĝdenso 3 202 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 17′ N, 121° 25′ O (mapo)14.283333333333121.41666666667Koordinatoj: 14° 17′ N, 121° 25′ O (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Areo 38,59 km² (3 859 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Santa Cruz (Filipinoj)
Santa Cruz (Filipinoj)
DEC
Santa Cruz
Santa Cruz
Situo de Santa Cruz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz, Laguna [+]
vdr
Urbodomo de Santa Cruz

Geografio redakti

Santa Cruz kuŝas sur ebenaĵo laŭ lago Laguna de Bay ĉe enfluejo de la samnoma rivero Santa Cruz [1]. Los Baños (Laguno) troviĝas 20, Calamba 27, ĉefurbo Manilo 57, Kezonurbo 58 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

En la 16-a jarcento Santa Cruz estis populara ekstera parto de municipo Lumban. En 1602 Santa Cruz ricevis memstaran statuson kaj paroĥon. Ekde sia fondo la vilaĝo travivis atakojn de banditoj, tifonojn, inundojn kaj homan vandalismon dum la Filipina Revolucio (1896-1899). La komunumo estas provinca sidejo ekde 1885 ankoraŭ dum la hispana kolonia epoko. Santa Cruz liberiĝis de la japana dominado en la frua 1945. Ĉirkaŭ 2005 la urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol 100 mil).

Ekonomio redakti

La tradiciaj ekonomiaj branĉoj de Santa Cruz estis la agrikulturo kaj la fiŝkaptado. Hodiaŭ Santa Cruz funkcias kiel la serva kaj komerca centroj de la orienta parto de la provinco.

 
Katedralo en Santa Cruz

Eduko kaj religio redakti

Santa Cruz gastigas plurajn kampusojn. Kristanismo estas la ĉefa religio en la urbo, krome kelkaj aliaj preĝejoj funkcias (ekzemple adventista).

Trafiko redakti

Santa Cruz havas trairan laŭlagan vojon. La veturiloj estas tiaj, kiel en la tuta regiono.

Klimato redakti

 
Provinca sidloko en Santa Cruz

La klimato de Santa Cruz estas klasifikita kiel tropika. Jare pluvas 1963 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-decembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 23-29 °C, la monatoj ĝenerale ne diferencas.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans