Santa Cruz de Boedo

Santa Cruz de Boedo [santaKRUZ deboEdo] estas municipo en la centroriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj pli precize en la subkomarko Boedo-Ojeda. La loknomo Santa Cruz de Boedo povas esti komprenata etimologie kiel Sankta Kruco de Boedo, alude al la subkomarko.

Santa Cruz de Boedo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34491
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 49  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 4° 22′ U (mapo)42.524444444444-4.3736111111111Koordinatoj: 42° 31′ N, 4° 22′ U (mapo) [+]
Alto 850 m [+]
Areo 25,51 km² (2 551 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Cruz de Boedo (Provinco Palencio)
Santa Cruz de Boedo (Provinco Palencio)
DEC
Santa Cruz de Boedo
Santa Cruz de Boedo
Situo de Santa Cruz de Boedo
Santa Cruz de Boedo (Hispanio)
Santa Cruz de Boedo (Hispanio)
DEC
Santa Cruz de Boedo
Santa Cruz de Boedo
Situo de Santa Cruz de Boedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Cruz de Boedo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Sankta Marteno en Hijosa de Boedo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 49 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 300 loĝantojn el la jaro 1950. Ĝi distas 66 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la loĝlokon Hijosa de Boedo (en la foto de la tabelo).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Fruaj mencioj de la monaĥejo de Santa María de las Muelas, ĉirkaŭ 1029 aludas al limo kun pramonaĥejo (preĝejo) de Sancta Cruçe. En la 11-a jarcento estis aliaj mencioj al Santa Cruz de Boedo kaj apudaj lokoj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj.

Bildoj de la Preĝejo de Sankta Marteno en Hijosa de Boedo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti