Santa Cruz de Tenerife
- Por aliaj konceptoj kun la sama nomo, vidu artikolon Tenerife (apartigilo)
Santa Cruz de Tenerife (Sankta Kruco de Tenerifo) estas la ĉefurbo de la kanaria insulo Tenerifo kaj, samrange kun Las Palmas de Gran Canaria, la ĉefurbo de la aŭtonoma regiono Kanarioj.
Santa Cruz de Tenerife | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38001–38010 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 208 688 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 1 386 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 28′ N, 16° 15′ U (mapo)28.466666666667-16.25Koordinatoj: 28° 28′ N, 16° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 4 m [+] | ||
Areo | 150,56 km² (15 056 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Santa Cruz de Tenerife sur Tenerifo |
Ĝi havas areon de 150 km² kaj 221 567 loĝantojn kaj aglomeriĝas kun La Laguna, kiu havas pliajn 160.000. La ekonomio de Santa Cruz baziĝas sur la sektoro de servoj, kiel administra centro de granda turisma areo. Ankaŭ gravas la propra turismo, kies ĉefa allogaĵo, krom la suno kaj plaĝo, estas la famaj Karnavaloj.
Historio redakti
La guanĉoj, praloĝantoj de la Kanarioj, nomis la regionon de Santa Cruz "Anjaso".
Tie ĉi la admiralo Fernández de Lugo, armea guberniestro de Gran Canaria, albordiĝis en 1494 por subigi la praloĝantojn kaj starigis krucon, kiu donis al la urbo la nomon ("sankta kruco"). Tiu kruco ankoraŭ ekzistas, troviĝas en la Kirko de Koncipiĝo kaj ĉiujare je la 3-a de majo (kruco-tago) estas portata procesie tra la urbo. Fernández de Lugo estis venkita kvar semajnojn poste de insidantaj gŭanĉoj, kio tamen nur prokrastis la hispanan superregon.
Ĉar iam la Kanarioj estis nemankebla etapo survoje al Ameriko, la urbo evoluigis gravan havenon. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj ĝi suferis, kiel tutaj Kanarioj, atakojn de anglaj kaj nederlandaj piratoj. En 1797 ĝi sukcesis defendi sin kontraŭ atako de la brita admiralo Horatio Nelson, kiu tie perdis brakon pro kanonpafo kaj suferis sian solan malvenkon.
Francisco Franco de tie ĉi ekiris en 1936 por realigi sian ribelon kaj komenci la hispanan enlandan militon.
Vidindaĵoj redakti
- La Haveno de Santa Cruz de Tenerife estas komerca haveno, de pasaĝeroj, por fiŝkaptado kaj sporta de la urbo Santa Cruz de Tenerife kaj estas la plej grava de Kanarioj laŭ nombro de pasaĝeroj, ĉar la 23% de la transporto de marpasaĝeroj de Kanarioj fariĝis tra tiu haveno.[1]
Famuloj redakti
En Santa Cruz de Tenerife mortis iama hungara ministro Imre Csáky.
Esperanto-movado redakti
Estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo. La profesoro, libroeldonisto kaj eminenta esperantisto Juan Régulo Pérez estis loĝanto de la apuda loĝloko La Laguna.