Santa María Ribarredonda
Santa María Ribarredonda [santamaRIa ribareDONda] estas loĝloko kaj municipo en la nordoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko La Bureba. La loknomo Santa María Ribarredonda povas esti komprenebla etimologie kiel Sankta Maria Rondoforma Riverbordo.
Santa María Ribarredonda | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio loĝloko vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09219 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 91 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 39′ N, 3° 11′ U (mapo)42.643333333333-3.1780555555556Koordinatoj: 42° 39′ N, 3° 11′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 694 m [+] | ||
Areo | 11,009 km² ( 110 0.9 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa María Ribarredonda [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 95 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 40 loĝantojn el 1991.
Ĝi distas 61 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Cubo de Bureba, Miraveche, Villanueva de Teba, Zuñeda, Vallarta de Bureba, Pancorbo kaj Valluércanes.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Ĝi apartenis al la loka kvaropo Cuadrilla de Santa María Ribarredonda, unu el sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba apartenanta al la partido de Bureba, nome reĝa jurisdikcio kun propra vicurbestro.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Maria Ĉieliro.