Santa María de la Vega

Santa María de la Vega [santamaRIa delaBEga] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Santa María de la Vega estas etimologie tradukebla al Sankta Maria de la Valo.

Santa María de la Vega
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49696
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 293  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 5′ N, 5° 49′ U (mapo)42.085555555556-5.8097222222222Koordinatoj: 42° 5′ N, 5° 49′ U (mapo) [+]
Alto 728 m [+]
Areo 17,88 km² (1 788 ha) [+]
Santa María de la Vega (Provinco Zamoro)
Santa María de la Vega (Provinco Zamoro)
DEC
Santa María de la Vega
Santa María de la Vega
Situo de Santa María de la Vega
Santa María de la Vega (Hispanio)
Santa María de la Vega (Hispanio)
DEC
Santa María de la Vega
Santa María de la Vega
Situo de Santa María de la Vega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María de la Vega [+]
vdr
Santa María de la Vega en la provinco Zamoro.
Preĝejo.
Pilorio.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,88 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 289 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 83 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Coomonte, Maire de Castroponce, Villaferrueña, Fresno de la Polvorosa, Brime de Urz, Quintanilla de Urz kaj Morales del Rey.

Estas atestantoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (vinkeloj).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti