Santalacoj

(Alidirektita el Santalaceae)

La santalacoj[2] (latine Santalaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo santalaloj (Santalales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 40 genrojn kaj preskaŭ 1000 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas santalo[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Santalacoj
Santalum ellipticum
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: santalaloj Santalales
Familio: santalacoj Santalaceae
R.Br. [1]
santalo Santalum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Santalum album
Santalum album

Tiuj plantoj estas vaste distribuitaj kaj, kiel aliaj santalaloj, vivas iom parazite je aliaj plantoj.

Taksonomio redakti

Modernaj priskriboj de la santalacoj metis inter ili membrojn de la familio viskacoj, antaŭe konsiderata aparta familio.

La sistemo APG II de 2003 (same kiel la sistemo APG de 1998) rekonas la familion kaj klasas ĝin en la ordo de santalaloj. Laŭ la priskribo de APG la familio tamen estas pli granda ol en pli fruaj priskriboj kaj klasigas en ĝi membrojn de la familioj de Eremolepidaceae kaj viskacoj. En ĝi estas ĉirkaŭ mil specioj.

Genroj

Laŭ WFO kaj TPL redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (15 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝian specion.

Referencoj redakti