Santiago Ramón y Cajal

(Alidirektita el Santiago RAMÓN Y CAJAL)

Santiago RAMÓN Y CAJAL estis hispana histologo. Li naskiĝis en malgranda vilaĝo Petilla de Aragón (Navaro) la 1-an de majo 1852, kaj forpasis en Madrido, la 17-an de oktobro 1934.

Santiago Ramón y Cajal
Nobel-premiito
Persona informo
Santiago Felipe Ramón y Cajal
Naskonomo Santiago Ramón y Cajal
Naskiĝo 1-an de majo 1852 (1852-05-01)
en Petilla de Aragón, Navaro
Morto 17-an de oktobro 1934 (1934-10-17) (82-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Almudena Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Petilla de Aragón • LarrésZaragozoMadrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Faculty of Medicine of the University of Zaragoza • Universitato Centra de Madrido • Colegio Escuelas Pías of Jaca vd
Subskribo Santiago Ramón y Cajal
Familio
Patro Justo Ramón Casasús vd
Patrino Antonia Cajal Amigas vd
Gefratoj Pedro Ramón y Cajal vd
Edz(in)o Silveria Fañanás vd
Profesio
Okupo kuracisto • neŭrologo • kemiistoprofesorofotisto • patologo • anatomo • politikisto • eseisto vd
Laborkampo histologio • Lippmann plate vd
Doktoreca konsilisto Aureliano Maestre de San Juan vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Noto: pri lia nomo, vidu artikolon Hispanaj kaj hispanlingvaj personaj nomoj; li estas normale alnomata per lia dua familinomo, Cajal. Proksimuma elparolo: Santjago Ramon' i Kaĥal'

Li pasigis sian infanaĝon en Aragono, en kies ĉefurbo, Zaragozo, li studis Medicinon.

Lia unua laboro kiel doktoro disvolviĝis dum la unua fazo de la milito de sendependiĝo de Kubo, kie li malsaniĝis, kaj devis reveni en Hispanion en 1875. Tiam, li doktoriĝis kaj komencis samtempigi sian kuracistan karieron kun siaj unuaj sciencaj esploroj. En 1888 Ramón y Cajal publikigas sian teorion pri la neŭronoj, la plej faman el siaj malkovroj. Baldaŭ li estas nomumita katedra profesoro en la Universitato de Madrido.

La internacia agnosko al liaj eltrovoj okazis dum kongreso de la Germana Societo pri Anatomio, en Berlino, en 1895, kie li havas la eblon prezenti siajn malkovrojn, helpate de siaj precizaj kaj samtempe belaj desegnoj. Bona ekzemplo de la soleco de lia figuro en la tiama scienca panoramo estas ke li mem devas pagi sian vojaĝon al la Kongreso.

De tiam komencas alveni la premioj kaj la sciencaj agnoskoj. Estas kreata en Madrido la Laboratorio de Biologiaj Esploroj, poste nomata Instituto Cajal, kie li havas okazon krei skolon de esploristoj, kelkaj el ili kun graveco en la posta historio de la scienco.

En 1906, Ramón y Cajal ricevas la Nobelpremion pri Medicino, kune kun la italo Camillo Golgi.

En la postaj jaroj li plu dediĉas sian tempon al la scienca esploro, kaj precipe al la fortigo de la scienca politiko, ludante gravan rolon en la revekigo de la scienco en Hispanio, ĝis tiam apenaŭ atentita. Liberala laŭ karaktero, li kontribuis al la ĝenerala disvolviĝo de la eŭropeca kulturo en la hispanaj medioj. Lia artikolaro kaj lia membiografio estis tre legitaj verkoj en lia tempo.

Santiago Ramón y Cajal iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio en 1925.

Lia frato Pedro estis ankaŭ medicinisto, kaj membro de la Esperanto-grupo de Zaragozo.


Eksteraj ligiloj redakti