Santiago de Ĉilio
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de sudamerika ŝtato Ĉilio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Santiago. |
Santiago aŭ per plena nomo Santiago de Ĉilio (hispane Santiago de Chile, prononco [Santjago de Ĉile]) estas la ĉefurbo de la sudamerika ŝtato Ĉilio. Ĝi situas en la centra parto de la lando.
Santiago de Ĉilio | |||
hispane Santiago de Chile | |||
ĉefurbo | |||
|
|||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Valo | Centra Valo | ||
Regiono | Región Metropolitana | ||
Provinco | Provinco Santiago | ||
Montaro | Andoj | ||
Rivero | Mapocho | ||
Situo | Santiago de Chile | ||
- alteco | 520 m s. m. | ||
- koordinatoj | 33° 26′ 27″ S 70° 39′ 02″ U / 33.44083 °S, 70.65056 °U (mapo) | ||
Areo | 58,0 km² (5 800 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 641,4 km² (64 140 ha) | ||
- de metropolo | 15 403,2 km² (1 540 320 ha) | ||
Loĝantaro | 200 792 (2009) | ||
- de aglomeraĵo | 6 676 745 | ||
- de metropolo | 7 200 000 | ||
Denseco | 3 461,93 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 467 loĝ./km² | ||
Fondita | 12-a de februaro 1541 | ||
- fondinto | Pedro de Valdivia | ||
Horzono | UTC (UTC-4) | ||
- somera tempo | UTC (UTC-3) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | 02 | ||
![]() | |||
Retpaĝo: municipalidaddesantiago.cl | |||

Historio Redakti
Santiago estis fondita de Pedro de Valdivia la 12-an de februaro 1541 per la nomo Santiago de la Nueva Extremadura. La fond-ceremonio okazis en la nuna Cerro Santa Lucía. Valdivia elektis tiun lokon pro ĝia vetero kaj pro tio, ke ĝi estas facile zorgebla je atakoj. Tio estas, ĉar la rivero Mapocho disiĝas, kaj poste kuniĝas, kreante insuleton. Kun la helpo de la indiĝenaj popoloj, la unuaj domoj estis konstruataj. Tamen, je la 11-a de septembro de 1541 la urbo estis detruita de indiĝenoj.
Vetero Redakti
La vetero de Santiago estas mezmara (aŭ mediteranea). Kun varmaj somer-tagoj. (Novembro ĝis Marto) havantaj temperaturojn je 35 °C. Vintroj (Junio ĝis Aŭgusto) estas pli malsekaj, havante maksimume 15 °C, kaj kelkajn gradojn sub nulo kiel minimumaj.
Averaĝa pluvo estas 360 mm po jaro.
Loĝantaro Redakti
Laŭ la lasta censo (jaro 2002), 4 668 473 da homoj loĝas en la urbo Santiago. Tio estas proksimume triono de la tuta Ĉilia loĝantaro.
Famuloj Redakti
- José Carocca, skulptisto
- Peter Horn Werner, skulptisto
- Mario Toral, pentristo
- Carmen Berenguer, poetino
En Santiago de Ĉilio mortis hungara pianisto Imre Stefániai.
Politika disiĝo Redakti
Santiago estas disigita en 34 municipoj (comunas hispanlingve). Ĉiu municipo havas municipestron (alcalde), kiu estas elektita per balotado de la membroj de la municipo.
Listo de municipoj Redakti
Kulturo Redakti
Santiago havas la plej grandan kvanton de muzeoj kaj eduk-institucioj de la lando. Inter la unuaj menciindas la Nacia Muzeo de Natura Historio. Inter la duaj oni listigas sube la ĉefajn universitatojn.
Universitatoj Redakti
Tradiciaj (publikaj):
- Pontificia Universidad Católica de Chile (PUC)
- Universidad de Chile (U, UCh)
- Universidad de Santiago de Chile (USACH)
- Universidad Metropolitana de Ciencias de la Educación (UMCE)
- Universidad Tecnológica Metropolitana (UTEM)
Privataj:
- Universidad Academia de Humanismo Cristiano
- Universidad Alberto Hurtado
- Universidad Bernardo O'Higgins
- Universidad Bolivariana
- Universidad Católica Raúl Silva Henríquez
- Universidad Central de Chile
- Universidad de Artes y Ciencias Sociales (ARCIS)
- Universidad de Artes, Ciencias y Comunicación (UNIACC)
- Universidad de Ciencias de la Informática
- Universidad de Las Américas
- Universidad de Los Andes
- Universidad del Desarrollo
- Universidad del Pacífico
- Universidad Diego Portales
- Universidad Europea de Negocios
- Universidad Finis Terrae
- Universidad Gabriela Mistral
- Universidad Iberoamericana de Ciencias y Tecnología
- Universidad Internacional SEK
- Universidad La República
- Universidad Mariano Egaña
- Universidad Mayor
- Universidad Miguel de Cervantes
- Universidad Nacional Andrés Bello
- Universidad Santo Tomás
- Universidad Tecnológica Vicente Pérez Rosales
-
Vitacura
-
Stgo centre
-
Skiista Centro El Colorado
-
Cerro San Cristobal
-
Santiago vintre
-
Santiago somere
Transporto Redakti
Esperantistoj de Santiago Redakti
Vidu ankaŭ Redakti
- Plej grandaj urboj (laŭ loĝantaro)
Fotaro Redakti
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- retejo esperantlingva "Santiago de Ĉilio"[rompita ligilo]
- retejo de la Municipo de Santiago (tiu kaj la sekvaj hispanlingvaj)
- Interaga mapo de urbocentra Santiago
- retejo de arkeologia muzeo de Santiago[rompita ligilo]
- retejo de la urba Muzeo "Casa Colorada" Arkivigite je 2006-05-09 per la retarkivo Wayback Machine