Santibáñez de Tera

Santibáñez de Tera [santiBAnjez deTEra] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Benavente y Los Valles, en la nordo de la provinco, sude de la Provinco Leono. Santibáñez de Tera estas etimologie tradukebla al Sankta Johano de Tera, nome aludo al proksima rivero kaj al sanktulo kies simbola ŝafido aperas en la blazono.

Santibáñez de Tera
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49625
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 347  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 5° 55′ U (mapo)41.984763888889-5.9227361111111Koordinatoj: 41° 59′ N, 5° 55′ U (mapo) [+]
Alto 725 m [+]
Areo 18,95 km² (1 895 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Santibáñez de Tera (Provinco Zamoro)
Santibáñez de Tera (Provinco Zamoro)
DEC
Santibáñez de Tera
Santibáñez de Tera
Situo de Santibáñez de Tera
Santibáñez de Tera (Hispanio)
Santibáñez de Tera (Hispanio)
DEC
Santibáñez de Tera
Santibáñez de Tera
Situo de Santibáñez de Tera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santibáñez de Tera [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 18,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 369 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn el la 1990-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 76 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj 24 km de Benavente. Ĝi limas kun Camarzana de Tera, Granucillo, Brime de Urz, Quiruelas de Vidriales, Santa Croya de Tera, Santa María de Valverde kaj Micereces de Tera.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Graflando de Benavente.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (vitejoj, pri kio aperas grapolo en la blazono) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (banloko en la rivero Tera).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti