Santa María de la Isla

(Alidirektita el Santibáñez de la Isla)

Santa María de la Isla [santamaRIa delaISla] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de La Bañeza (Tero Banjeza), en la suda centro de la provinco. Santa María de la Isla estas komprenebla etimologie kiel Sankta Maria de la Insulo, ĉar ĝi iam estis ĉirkaŭata de marĉoj.

Santa María de la Isla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24795
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 453  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 21′ N, 5° 56′ U (mapo)42.355-5.9291666666667Koordinatoj: 42° 21′ N, 5° 56′ U (mapo) [+]
Alto 788 m [+]
Areo 12,75 km² (1 275 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María de la Isla (Provinco Leono)
Santa María de la Isla (Provinco Leono)
DEC
Santa María de la Isla
Santa María de la Isla
Situo de Santa María de la Isla
Santa María de la Isla (Hispanio)
Santa María de la Isla (Hispanio)
DEC
Santa María de la Isla
Santa María de la Isla
Situo de Santa María de la Isla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María de la Isla [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; La Bañeza sude, centre, violkolora.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Santa María de la Isla kaj Santibáñez de la Isla, okupas totalan areon de 12,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 468 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 51 km de Leono, provinca ĉefurbo, ĉe la rivero Tuerto laŭ du apartaj kvartaloj. Ĝi limas kun Riego de la Vega, San Cristóbal de la Polantera, San Cristóbal de la Polantera, Soto de la Vega kaj Palacios de la Valduerna.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado kun plej fruaj mencioj en 1095. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. Dum jarcentoj estis orminado en apudaj areoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo de irigacio (fazeoloj, beto) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti