Santillana del Mar
Santillana del Mar, municipo en Kantabrio (Hispanio), 31 Km de Santandero kun ĉirkaŭ 4000 loĝantoj. Ĝi situis sur la norda Jakoba vojo al Santiago-de-Kompostelo.
En ĝi situas la mondfama groto Altamira, kun gravegaj ŝtonepokaj grotopentraĵoj. En la muzeo de Altamira ekzistas kopio de la originalaj pentraĵoj el la groto.
{{{Municipo}}} | |||
---|---|---|---|
Administre | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kantabrio | ||
Departemento | Kantabrio | ||
Subdepartemento | Kantabrio | ||
Kantono | Kantabrio | ||
Poŝtkodo | 39330 | ||
Urbestro: Aktuala mandato |
{{{Urbestro}}} {{{deJaro}}} ĝis {{{ĝisJaro}}} | ||
Geografie | |||
Alteco | min. {{{min}}} |
mez. {{{mez}}} |
maks. {{{maks}}} |
Areo | 28,46 km2 | ||
Loĝantaro | 4 007 (2007) | ||
Denseco | 141/km2 | ||
Plej bela vilaĝo de HispanioRedakti
La ĉefvilaĝo estas mezepoka kaj la plejmulto de la tiamaj konstruaĵoj konserviĝis preskaŭ sensanĝaj. Tial ĝi estis elektita kiel "la plej bela vilaĝo en Hispanio" ((Asociación Los Pueblos más Bonitos de España)[1]. En La Nausée, Jean-Paul Sartre ankaŭ priskribis la vilaĝon Santillana kiel "la plej bela vilaĝo de Hispanio".
FestojRedakti
La 16-an de aŭgusto oni festas la Fiesta de San Roque dum kiu oni kantas tipajn katabriajn kantojn por festi la alvenon de la printempo.
Monda heredaĵo de UneskoRedakti
En 1985 la groto Altamira estis en deklarita 'heredaĵo de la homaro' fare de UNESKO kun la motivado ke "Altamira reprezentas unu el la plej famaj lokoj de prehistoria arto".
La 17 kavernoj troviĝantaj en la apudeco la ĉefa kaverno de Altamira formas aldonon sur la listo de monda heredaĵo de Unesko. La desegnaĵoj, pentraĵoj sur la muroj apartenas al la plej fruaj artaj esprimoj de la homaro[2].
Eksteraj ligilojRedakti
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
Tiu ĉi artikolo estas grandparte traduko bazita sur la nederlanda kaj itala versioj de vikipedio je la 14-a julio 2017.
- ↑ (hispana) Santillana del Mar se incorpora a la Asociación Los Pueblos más Bonitos de España', www.europapress.es
- ↑ (angla) Unesco - Cave of Altamira and Paleolithic Cave Art of Northern Spain