Santiurde de Reinosa

Santiurde de Reinosa [sanTJURde derejNOsa] (Sankta Georgo de Reinosa) estas municipo en suda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Campoo-Los Valles.

Santiurde de Reinosa
municipality of Cantabria
Administrado
Poŝtkodo 39...
Demografio
Loĝantaro 247  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 4′ N, 4° 5′ U (mapo)43.062222222222-4.0816666666667Koordinatoj: 43° 4′ N, 4° 5′ U (mapo) [+]
Alto 658 m [+]
Areo 30,98 km² (3 098 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santiurde de Reinosa (Kantabrio)
Santiurde de Reinosa (Kantabrio)
DEC
Santiurde de Reinosa
Santiurde de Reinosa
Situo de Santiurde de Reinosa
Santiurde de Reinosa (Hispanio)
Santiurde de Reinosa (Hispanio)
DEC
Santiurde de Reinosa
Santiurde de Reinosa
Situo de Santiurde de Reinosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santiurde de Reinosa [+]
vdr
Municipa teritorio de Santiurde de Reinosa, sude de Kantabrio.

Geografio redakti

Ĝi limas norde kun Bárcena de Pie de Concha, sude kun Campoo de Yuso kaj Campoo de Enmedio, okcidente kun Hermandad de Campoo de Suso kaj oriente kun Pesquera kaj San Miguel de Aguayo.

Toponimio redakti

La loknomo Santiurde estas ofta en variaj zonoj de Hispanio, kaj ĉefe norde, kie estas nomoj similaj en Santurce (Eŭskio) kaj Santiurde de Toranzo en Kantabrio. Kvankam kun duboj, tio eble estis derivaĵo de San Jorge (Sankta Georgo), kies festo fakte estas celebrata en Santiurde de Reinosa la 23an de Aprilo. La ero "de Reinosa" klare referencas al la najbara urbo Reinosa, ĉefurbo de la komarko Campoo-Los Valles en kiu estas Santiurde.

Demografio redakti

Por areo de 30,98 km² estas 244 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La loĝantaro ege falis laŭlonge de la 20-a jarcento, tiel ke nun Santiurde estas unu el la malplej loĝataj municipoj en Kantabrio. La 244 loĝantoj (2021) estas distribuataj en:​

  • Lantueno, 115 loĝ.
  • Rioseco, 35 loĝ.
  • Santiurde de Reinosa (ĉefurbo), 61 loĝ.
  • Somballe, 44 loĝ.
Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2006 2012
1.083 1.037 1.035 973 957 918 856 652 515 420 321 325 299

Fonto: INE

Historio redakti

La historio de la loko estas ligita al konstruado de vojo en la 18-a jarcento kaj de fervojo en la 19-a jarcento, sekva forĝejo kaj poste farunfabriko.

Ekonomio redakti

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado, sed pro la industria kerno de Reinosa kaj pro la pli ĵusa turismo, la agado translokiĝis al la sektoroj de industrio kaj servoj. En la areo estas multaj atestiloj de historio kaj pri naturo la ĉefa altiraĵo estas la Akvorezervejo de Ebro.

Aktualo redakti

 
Preĝejo de Rioseco.

Inter vidindaĵoj estas tradicia arkitekturo kaj kelkaj preĝejoj, inter kiuj elstaras ermitejoj.

Vidu ankaŭ redakti